small.logo

Legi En Esperanto

Rob Hawkins - JEB Printempa Kunveno 2011

JEB-Printempa Kunveno 2011
Reveno por Rob al urbo vizitita sed ne aparte konata

Newcastle kaj Whitley gastigis JEB por ĝia unua kunveno de 2011, kiu okazis la semajnfinon de la 5-a kaj 6-a de marto 2011.

Rob en Novkastelo

La semajnfinon de la 5a Marto, mi iris al Novkastelo por ĉeesti JEB-rekontiĝon. Tranoktinte ĉe la domo de Tim Owen kaj Clare Hunter (kaj de ilia energia katido), ni tri eliris al Novkastelo aŭte iam antaŭ la naŭa matene. La tranokto kun geesperantistoj (pro kio mi redankas ilin) ne nur interrompis mian vojaĝon el Kardifo sed ankaǔ donis al mi eblecon esperantigi mian menson antaǔ la renkontiĝo.

La vojaĝo pasis rapide kaj ni atingis Novkastelon ĉirkaǔ tagmezo. La suno brilis kaj eblis bone vidi la kelkajn pontojn inter Gateshead kaj Novkastelo dum ni transiris la riveron Tyne. Ili malsame aĝas kaj rolas kvazaŭ laborantaj museoj de la industria historio de Novkastelo. Apud ĉi-tiuj estintecaĵoj, moderna konstruaĵo farita de vitro (arta galerio nomiĝanta The Sage) splendis fiere. Dum la semajnfino mi povis sperti la nuntempon de nord-orienta Anglujo apud la estinteco sen bezono viziti museon.

Kvankam mi eĉ multfoje estis en Novkastelo mankas al mi utila mensa mapo. Do, nia unua defio estis trovi la tiu-fojan Esperantujon. Laǔ antikva Esperanta kutimo la antaǔ-elektita loko por esperantigi estis ĉe Wetherspoon. Tiun semajnfinon Novkastelo ludis futbalon ĉehejme. Mi iomete timis, ke ie en la centro de la urbo estus...netaǔga por rekontiĝi kaj babiladi (aŭ eĉ tramarŝi)! Bonŝance, malgraǔ ke ĉiuj alvenis je malsamaj horoj, ni povis invadi angulon de la elektita Wetherspoon kaj ĝi havis sufiĉan spacon por ĉiuj.

 

Ĉirkaŭ dudek homoj ĉeestis. Feliĉigis min ekkoni junajn geesperantistojn, kiujn mi neniam antaŭe renkontis. Alex kaj Laura estas du, kiuj eĉ venis el Skotlando por ĉeesti. Ili ambaŭ estas amikaj, afablaj kaj interesaj. Mi ĝojas raporti ke plejparto da Esperantistoj kiujn mi renkontis estis tiel, kaj mi antaŭĝojas pri la revido.

Ĉiuj gastejoj en la urbocentro jam pleniĝis, do mi elektis tranokti en “lito kaj matenmanĝo”-gastejo en Whitley Bay. Tim, Clare, Alex kaj Laura ankaǔ tranoktontis tie. Foje al foje mi ne aŭdis bonaĵojn pri la urbeto Whitley Bay, sed oni miskonigis min pri ĝi! Laŭ mi ĝi estis ĉarma, kaj esti apud la plaĝo sentigas min kvazaŭ mi feriumus! La etoso multe malsamis al tiu de Novkastelo. Ili kiuj sukcese mendis hostelon en Novkastelo-urbocentro pertrajne vojaĝis renkonti nin. Post vespermanĝo de kareaĵon, ni ĉiuj promenis laǔmarborde. Kelkaj inkluzivante mi fakte iris en la senluman plaĝon. Estis alimonda sperto – eĉ nokte oni povis distingi la nordan maron, kaj lumojn de ŝipoj kaj de la historia lumoturo. Mi ne konstatis antaŭ tiam ke tiaj belaj plaĝoj povus ekzisti apud grandaj industiaj regionoj.

Sekvamatene iuj el la grupo kiu restis en Whitley Bay promenis al tiu lumoturo, sed ne ĝi post bonega matenmanĝo! Laŭ mi la tranoktejo multe pli valoris ol sia kosto – mi ja rekomendas! Dum la promeno al kaj el la lumoturo Alex nesukcese klopodis instrui al mi ĵongli. La marŝo tra bela pejzaĝo liveris al ni eblecon por rakontumi kaj bone konigi unu la alian.

Thomas Preece, la prizorgisto de la renkontiĝo, domaĝe tro malsaniĝis por vojaĝi al Novkastelo. Tial iomete mankis al ni plano. Bonsorte amiko de mi loĝante en Sunderland tiom bone konas la ĉirkaǔan lokon por sciigi min pri vizitindaĵoj. Ne eblis viziti multajn el lia listo por mi pro manko de tempo (mia vojaĝo daǔris dum ses/sep horoj), sed mi pludonis la liston al aliaj ĉeestantoj. Ili poste diris al mi ke dimanĉe ili vizitis kaj ĝuis multajn ejojn el la listo. Kiel mi jam menciis, Novkastelo donas vidindaĵojn antikvajn kaj modernajn, tradiciajn kaj laǔmodajn. Marteno skribis al mi poste ke li vizitis la romanajn detruitaĵojn de Wallsend kaj Paul kaj la aliaj vizitis ege mojosa art-galerio. Vizitanto povus reveni kaj tute malsame sperti la urbon, kaj pro tio ĝi multe plaĉas al mi.

Malgraŭ manko de definitiva programo la semajnfino pasis senprobleme kaj estis fojo plena de amuzado. Novkastelo havas unikan karakteron, pri kiu la enloĝantoj forte fieras, kaj estis plezuro sperti ĝin. Mi ĉiam gaje kaptas eblecon esperantumi ... sed eĉ pli bonas samtempe sperti alian facon de brita kulturo.