small.logo

Legi En Esperanto

Laura Dickson - JEB Printempa Kunveno 2011

JEB-Printempa Kunveno 2011
Freŝe lerninte Esperanton Laura vojaĝas trans la landlimon por renkonti aliajn junajn Esperantistojn

Newcastle kaj Whitley gastigis JEB por ĝia unua kunveno de 2011, kiu okazis la semajnfinon de la 5-a kaj 6-a de marto 2011.

Rob en Novkastelo

Oni diras ke la plej bona metodo por lerni novajn lingvojn estas babilado en drinkejo. Kiam mi iris al Novkastelo kun la jebanoj ni certe babiladis en drinkejo. Sed ĝi estis pli ol ŝanco por drinki bieron. Pere mi renkontiĝis multajn aliajn junajn esperantistojn, plilernis pri la internacia lingvo kaj ankaŭ havis agrablan malgrandan aventuron.

Read more: Laura Dickson - JEB Printempa Kunveno 2011

Laura Dickson - Internacia Junulara Kongreso 2011

Internacia Junulara Kongreso 2011
Unua internacia Esperanto-aranĝo por Laura

La 67-a IJK okazis en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio, inter la 14-a kaj la 21-a de julio, 2011. Por Laura ĝi estis la unua vizito en Esperantujon ekster Britio.

IJK.Emblemo.2011

Mia unua internacia kongreso instigis grandan anticipon en mi. Neniam antaŭe vojaĝis mi eksterlanden sen miaj gepatroj aŭ lerneja grupo, kaj neniam vojaĝis mi tiom grandan distancon for de mia hejmo.

Kiam la aviadilo alvenis ĉe Borispol, la ĉefa flughaveno de Kijivo, mi tuj rimarkis la malsamecojn inter Ukrainio kaj Skotlando - ĉefe la tre agrablan veteron!

Sed baldaŭ, mi malkovris eĉ pli interesan aferon: mian unuan sperton de Esperantio.

Read more: Laura Dickson - Internacia Junulara Kongreso 2011