small.logo

Legi En Esperanto

Laura Dickson - Internacia Junulara Kongreso 2011

Internacia Junulara Kongreso 2011
Unua internacia Esperanto-aranĝo por Laura

La 67-a IJK okazis en Kijivo, ĉefurbo de Ukrainio, inter la 14-a kaj la 21-a de julio, 2011. Por Laura ĝi estis la unua vizito en Esperantujon ekster Britio.

IJK.Emblemo.2011

Mia unua internacia kongreso instigis grandan anticipon en mi. Neniam antaŭe vojaĝis mi eksterlanden sen miaj gepatroj aŭ lerneja grupo, kaj neniam vojaĝis mi tiom grandan distancon for de mia hejmo.

Kiam la aviadilo alvenis ĉe Borispol, la ĉefa flughaveno de Kijivo, mi tuj rimarkis la malsamecojn inter Ukrainio kaj Skotlando - ĉefe la tre agrablan veteron!

Sed baldaŭ, mi malkovris eĉ pli interesan aferon: mian unuan sperton de Esperantio.

Antaŭ la IJK mi multe legis pri tiaj kongresoj sed ne eblis imagi la internacian etoson. La tuta semajno estis ŝanco por renkonti novajn amikojn el diversaj landoj kaj amuziĝi. La aliaj kongresanoj prezentis al mi mondon interesan kaj amikan.

Mi lernis pri la urbo en Ruslando kiu ricevas perditajn glasgovajn leterojn, japanan monon, ukrainan krudulan slangon, anglajn kinejojn en Francio, hipnoton kaj multajn aliajn temojn. Mi kunhavigis la plej strangan konversacion de mia kongreso kun viro el Dusseldorf en Germanio, kiu estis "Jedward"-fanatikulo kaj ŝategis kaj la Eurovision-kanton de la irlandaj fratoj kaj iliajn hararojn.

 

La utileco de esperanto kiel internacia lingvo evidentiĝis kiam ni ekskursis al la vidindaĵoj de la urba mezo. En belegaj ortodoksaj preĝejoj loka esperantisto tradukis interesajn turismajn informaĵojn. En manĝejoj ŝi tradukis la menuojn. En la metroo, ŝi kondukis nin al la ĝustaj trajnoj. La membroj de nia ekskursa grupo venis de multaj apartaj landoj kaj kaj parolis diversajn lingvojn sed ĉiuj komprenis kaj ĝuis niajn turistajn aktivecojn pro nia gvidanto kaj la internacia lingvo.

Mi neniam enuis dum la tuta semajno. Okazis koncertoj, sportludoj, esperantaj kaj ukrainaj kursoj, prelegoj pri loka kaj esperanta historioj kaj multe da tempo por babili kun novaj amikoj.

La kongreso tro rapide pasis. Ĵaŭdon matene mi interŝanĝis retadresojn kaj adiaŭis dum ni atendis taksiojn. Kiel memoraĵon mi skribis la frazon "Mi parolas esperanton" en mia notlibro kaj petis al kongresanoj, ke ili skribu la saman frazon en siaj naciaj lingvoj. Post unu horo mia notlibro enhavis dudek kvar lingvojn, inkluzive japanan, jidan, toki pona kaj klingonan! Mi intencas desegni t-ĉemizon kun la multaj tradukoj sure.

Malgraŭ plendoj pri la kongresejo, manko de varma akvo por la duŝoj kaj malbona organizado de la programo, mi ege ĝuis la IJK-on kaj jam avidas partopreni aliajn kongresojn.