small.logo

Legi En Esperanto

Rowland Goodbody - Brita Junulara Renkontiĝo 2012

Brita Junulara Renkontiĝo 2012
Unua Esperanto-aranĝo por Rowland

La BJK estis evento tute nova kiun starigis Junularo Esperantista Brita. Ĝi okazis en Kembriĝo la 10-an kaj 11-an de marto.

Mi estas esperantisto ekde du aŭ tri jaroj, sed ĝis la pasinta semajnfino, mi ne iris al iu ajn esperanta renkontiĝo, kunveno aŭ kongreso. Do, kiam mi vendrede busveturis Kembriĝen por la renkontiĝo, mi nature iom maltrankvilis. Indas mencii ke la renkontiĝo okazis Kembriĝe ĉar antaŭnelonge fondiĝis en ties universitato esperanta societo. Ankaŭ kunokazis la jarkunsido de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Bonŝance, kaj tute hazarde, unu el la samloĝantoj de la ĉambro de la junulargastejo en kiu mi loĝis estis la organizinto de la evento. Ni komencis paroli esperante (mi iom fuŝe), kio estis por mi nur la du-tria fojo kiam mi parolis ĝin en la vera vivo. La postan tagon ni renkontis la aliajn ĉeestintojn por boatumi (aŭ “prameti” - jen la nomon la Kembriĝanoj insistis uzi). Estis iom nuba tago, sed tre plaĉis al mi. Nu, krom kiam viranaso saltis sur miajn genuojn kaj penis forŝteli mian panon!

Post la boatumado, ni disiĝis por tagmanĝi kaj sekve iris al la ĉefevento de la renkontiĝo: la tiel nomita “Kongreseto”. Tim Owen, antaŭa ĉefulo de JEB, faris prezentadon pri la origino de Esperanto kaj ĝia evoluo. Kvankam la prezentado estis unue por komencantoj, mi lernis multajn aferojn pri la historio de la movado kiujn mi ne sciis antaŭe.

Rowland.at.BJK

Ankaŭ okazis prezentado pri Muzaiko, la esperanta radio-TTTejo, kaj montro de la dokumento-filmo “The Universal Language”. La lastan mi ne tre estimis ĉar ŝajne la kreinto volis implici ke esperanto estis iam granda afero sed nun estas mortinta artefakto kiun nur idealistaĉoj promocias. La fakto ke ni ĉiuj en tiu ĉambro sukcese komunikis kaj amikiĝis esperante laŭ mi montras ke ĝi estas la malo de tio.

Post la filmo ni ludis Tabuon esperante – pli streĉa ol en la angla! - kaj iris al drinkejo por vespermanĝi kaj amuziĝi. Tiun tagon mi rimarkis ian aspekton de Esperanto kiu igas ĝin tute unika: ties povon rompi lingvo- kaj kulturbarojn por proksimigi homojn.

 

Mi iris al multaj aliaj renkontiĝoj kaj eventoj por aliaj ŝatokupaj miaj, sed ili ĉiuj havis koteriojn kaj elitulojn, kaj novuloj normale ne estis bonvenaj. Ekde la momento kiam mi renkontiĝis kun la esperantistoj en Kembriĝo, mi rimarkis ke ili estis bonkoraj, afablaj homoj, kaj mi feliĉe kaj trankvile parolis kun ĉiuj.

Nu, eble estas ĉar esperanto celas komunikigi homojn de diversaj kulturoj, sed ĝi preteris ĉiujn miajn atendojn. Ankaŭ ĝi renkontigis al mi homojn de multaj landoj, ekzemple Slovakio – jen la unua fojo ke mi renkontis homojn de tie. La finan tagon de la renkontiĝo ni kune tagmanĝis kaj trapromenis la straton, fine irante al parko por ripozi kaj ludi. Ni kantis esperantajn kanzonojn, ludis Homlupon, kaj antaŭ ol ni malsalutis unu la alian, faris amikecan rondon. Tio signifas ke ne cirkliĝis, transis la brakojn kaj tenis la manojn de la flankuloj, kaj faris ĉanton pri amikeco.

 

Kiam mi eliris Esperantujon, mi rimarkis ke dum ia tempo mi eĉ pensis esperante antaŭ ol anglalingve. Ne nur plibonigis la semajnfinon mian esperantpovon, sed ĝi ege emigis min ĉeesti estontajn renkontiĝojn kaj kongresojn.