small.logo

Legi En Esperanto

Jake Pentland - JEB Aŭtuna Kunveno 2012

JEB Aŭtuna Kunveno 2012
Kune al Belfasto!

Post invito de nove alveninta membro JEB vojaĝas al Belfast. Priraportas Jake.

La JEB-evento, kiu okazis en Belfasto (eble la unuan fojon en la historio de JEB) igis min konscii pri la grava rolo, kiun ludas NOJeF, kaj la unuaj naskiĝondiĉoj de Esperanto. Tiel, krom la ĥaoso kiun mi dum tiu renkontiĝo spertis, mi konsideras ke mi antaŭeniĝis kiel homo kaj esperantisto.

Translokiĝinte en mian novan studentan domon en Durham la antaŭan nokton, mi spertis sanecan krizon kaj nur vekiĝis laŭ plej maleleganta maniero, kio tamen okazigis ke mi frue atingis la trajnon ĵus post la sepa horo matene. Kombine kun mia manko de biletoj, kiujn mi ĉiujn perdis antaŭ la vojaĝo al Durham, nur pere de ofta telefonvokado al Marteno mi sukcesis renkonti lin kaj Dudu en Glasgovo. Preskaŭ ŝveninte plurfoje stacidome kaj nur savite de oranĝsuko kaj embarasinte min en la seĝoj, mi ege ĝoje vidis miajn du malnovajn amikojn, kiujn mi ne vidis dum pli ol jaro!

Ju pli ni anglie nordiĝis, despli fotinda kaj bildeca fariĝis la pejzaĝo, precipe en Caernryan, kie ni enpramŝipiĝis. La vojaĝo tien estis agrabla, la manĝaĵo min replenigis post terurega mateno kaj malfrunokto, sed dum ni alproksimiĝis al Irlando, fariĝis klare, ke ne estos kutima semajnfino. Atendante sufiĉe longtempe por elpramŝipiĝi, unu junulo eble ebria decidis laŭte kanti aĉe. Unue lia patrino lin admonis, kaj mi kredis ke tio estas sufiĉe kutima afero kiu povus okazi ĉie. Tamen, post du minutoj eksplodis la tuta ŝipo en ebriega kantegadaĉo, igante al mi jam konatajn infankantojn naciismaj himnoj.

Feliĉe ni baldaŭ allandiĝos, kie nin trafis la problemo trovi taŭgan buson. La unua veturigisto, kiun ni demandis, nin sciigis ke oni devas jam esti antaŭmendinta bileton por rajti vojaĝi. Sed feliĉe Dudu kaj Marteno sukcesis enbusigi nin. Tamen, mi preskaŭ ne kuniris, ĉar dum mi atendis envice iu hazarda ebriulo tiris min per la dorsosako (notu bone ke kun apenaŭ ekzistanta ventro ne eblas kontraŭstari iun ajn) kaj diris ke mi, afrikanaĉo, ne eniru la buson! Post kuragiĝo de Marteno kaj Dudu, mi ja eniris, kaj supreniris. Tamen, minuton poste venis tiu sama aĉulo, kiu postulis ke mi foriru el la buso, pro tio ke mi ne pagis (Marteno kaj Dudu ja jam pagis por mi!) do mi montris al li la bileton, kiun li klopodis forpreni, do mi forpuŝis lian manon kaj li foriris. Dum la sekvonta duonhoro, la buso plenis je naciistaj kantoj kaj mi restis en daŭra timo ĝis kiam ni sukcese kaj sekurike elbusiĝis.

Tie ni renkontis Brian Shannon, lokan Esperantiston, kiun jam renkontis Dudu kaj Marteno antaŭe, kaj kiu proponis la lokon de la renkontiĝo. Ni do marŝis al la junulargastejo (kvankam li ne tie tranoktos, jam loĝante en la urbo) kaj kuniĝis kun Armelle el Francio, kiun mi renkontis la unuan fojon pli ol jaron pli frue dum FESTO en Grésillon. La respondeculo en la junulargastejo estis ege afabla, kaj montris al ni la dormejon, kie ni metis niajn aferojn, kaj klarigis ĉiujn la servojn de la gastejo. Li eĉ proponis al ni fari taksituron de la lokoj de «la problemoj» (la tragedia historio de perforto kaj terorismo en Nordirlando).

Vespere kaj malsataj, ni ĉiuj do iris al barata restoracio, kie la manĝaĵo deliĉis (kvankam mia ventro estis ege tro malforta por povi finmanĝi ĝin) kaj kie Armelle elektis la vinon, kiel bona francino. La junulargastejon mem mi trovis tre bela konstruaĵo: estis centoj da murskribaĵoj far la antaŭaj gastoj, eĉ de kelkaj eŭskaraj sendependiĝistoj! La nokto estis kvalite miksita: malgraŭ la bonaj kondiĉoj kaj komfortaj litoj, mi sufiĉe timis pro la interparoloj kiujn mi aŭdis. Interplektitaj de eksplodoj ekstere, la fivortplenaj klaĉoj ofte direktitaj al infanoj, temis pri tio, ĉu ilia amiko dum la nokto mortis kaj pri la armiloj, kiujn ili posedis. La matenmanĝo estis kutima, sed agrabla: mi manĝis cerealojn kaj trinkis teon kaj fruktosukon. Ankaŭ eblis rostigi panon kaj surmeti konfituron.

 

Nin sciigis pro sekureco la junulargastejisto, ke tiutage okazos la plej granda unuiĝista (protestanta) manifestacio dum cent jaroj. Matenmanĝinte, ni iris, kiel tradicie, al Wetherspoons, kie nin renkontis Agneau kaj Ivanek kaj kien poste venis du aliaj lokanoj. La trinkejestro estis sufiĉe konsternita pro tio, ke ni portis verdan flagon (la koloro de irlanda respublikanismo), sed post nia klarigo, pri kio temas esperanto, li viŝis la brovon kaj eĉ interesiĝis pri ĝi, proponante, ke ni varbu ĉe la ruĝa kruco!

Poste, plenventraj ni faris urban promenadon de Belfast. Malgraŭ la originala plano viziti muzeon, nin allogis la grandega marŝo kiu ĝuste tiun tagon okazis plej granda oranĝmarŝo de jarcento. Kvankam unue sufiĉe timiga al mi pro la grandega militisteco de la evento, mi povis preskaŭ kompreni kiel homoj povus romantike inspiriĝi de tia afero pro la ege organizita frapbatado de tamburoj kaj la elegante faritaj uniformoj kiujn ili surhavis. Feliĉe nenio okazis malbona, precipe pro tio, ke ni decidis kaŝi nian verdan esperanto-flagon dum la promenado.

Ni plenigis la tempon inter tiu vidindaĵo kaj la vespermanĝo per vizito al la tre fotinda komercejo, kun pluraj belaj vendejoj kaj ornaĵoj. Ni ankaŭ manĝis glaciaĵojn, mi mian plej ŝatatan pistaĉan, kio iom trankviligis min. Ni ankaŭ vizitis tre Belfastecan Anglikanan preĝejon. Sen intenci diskuti ĝian estetikon kaj arkitekturan stilon, konsiderante la okazon, mi miris pri tio ke troviĝis ene de ĝi eble nur unu kruco, sed verŝajne 20 aŭ pli britaj flagoj! Tamen, la homoj en la elirejo estis tre afablaj kaj interesiĝis pri la fakto ke nia grupo devenis el pluraj landoj. Finfine, dum klasika prokrastado pri elekto de manĝejo, ni havis la okazon bele promeni apud la rivero en Belfasto. Akvo ĉiam plivigligas la animon kaj kiel atendite, estis pluraj belaĵoj sur la ponto por pririgardi.

 

La loĝantaro de Belfasto ankaŭ senpage ĝuis kantadon de Marteno ĉefe repan kaj π-ecan, pro tio mi celas indiki rep-kanton pri la numeralo π. Interesiĝantoj lin petu montri!

Antaŭ plena malsatiĝo, ni do sidis en trinkejo plurjarcentaĝa kaj tradicie Belfasta, kie mi trinkis ege bonan Guiness kaj kie fluis la amikeca babilado. Estis multe da feecaj bildoj kaj pluraj informoj pri la historio de la konstruaĵo, kiu spektis ege interesajn aferojn dum sia trinkeja vivo. La muziko estis tipe irlandeca kaj dancigis la koron kaj forigis ĉian triston aŭ melankolion. Ni do formale fermis la vesperon per manĝado en Pizza Express. Mi manĝis deliĉan penne arrabiata, kaj kiel kutime por JEB, plejmulto el la manĝantoj estis vegetaranoj, do sekvis la diskuto ĉu tio estas jam deviga manĝmaniero en JEB kaj ĉu viandmanĝantoj estas jam la malplimulto.

Post la formala disiĝo, ni iris ĉe Brian por vinumi. Agneau, kaj la du aliaj lokanoj jam foriris, do ni restantaj sidis en domo de Brian, kaj preskaŭ jam dormintaj, ebrispektis lin babili kun lia kunloĝanto, kiu, pro italeco, iom kompreni povis Esperanton. Surprizo estis serpento, kiu aperis, kaj tute ne plaĉis al Armelle!

La matenon mi devis bedaŭrinde foriri frue, do, netrovante bushaltejon mi haste taksiumis kaj atingis la pramŝipejon. Dum la vojaĝo mi spektis “the Iron Lady”, filmo pri Margaret Thatcher, eble politike elektita, konsiderante ke preskaŭ ĉiuj el la revenintaj subtenus plene unuiĝintan reĝlandon de Britio. Eble mi tamen ne sufiĉe dormis, pri tio, ke anstataŭ enbusiĝi kun la mono kiun mi havis (preskaŭ sufiĉe), mi simple atendis je parkbiletilo kiun mi kredis esti monmaŝino kaj tiel mistrafis la busojn. Kvin horojn pli malfrue, post interrompita dormado, aŭskultado de klaĉjoj de la dungitaro tie kaj vana klopodo trovi monerojn sur la grundo, finfine alvenis la aliaj busoj. Mi konvinkis la veturigiston lasi min vojaĝi, kaj malgraŭ miaj timoj, mia apudsidanto estis tute agrabla.

Elbusiĝinte, mi rerenkontiĝis kun Marteno, kiu la ceteron de la tago en Belfasto ja pasigis, kaj li helpis al mi ordigi mian vivon. Ni do unue kunvojaĝis al Glasgow, kaj de tie, ni unue klopodis trovi trajnon por mi al Durham, sed pro la malfruo, ili ne pli kuris. Do ni klopodis pasportservigi min en Glasgow, sed bedaŭrinde ankaŭ ne eblis, do min gvidis Marteno al la busstacidomo, kie mi trovis buson al Edinburgo (malĝoje tiu al Newcastle jam estis plena). Sekve mi alvenis en la belan urbon de Edinburgo (ankaŭ la antaŭan fojon mi estis tie pro Esperanto) kaj jen ĉirkaŭpromenis la nokton por resti varma kaj spekti la belajn bohemajn kaj historiajn aferojn, jen dormis surbenke por povi poste mendi bileton kun sufiĉe da konscio. Finfine mi prenis la trajnon kaj realvenis en Durham post la 9a matene, 23 horojn post mia entaksiiĝo en Belfast.