small.logo

Legi En Esperanto

Thomas Preece - Drondo 7-a - 2011

Drondo 7-a
Unuafoja vizito al la sidejo de Esperanto en Britio por Thomas

La unua Drondo de 2011 okazis en oktobro en bela Barlastono kadre de la semajnfina evento Ni Festivalu.

drondo.logo

Bedaŭrinde iom maloftas, ke la junularo partoprenas aranĝojn de EAB. Pro tio mi dum longe volis partopreni aranĝon en Barlastono por ekkoni homojn el la pli vasta movado. Tamen mi ĉiam trovis, ke mi havis nek tempon nek monon.

Ĉi-jare, tamen, Drondo, dum la semajnfino 'Ni festivalu!', okazis tuj post la universitata ekzamenperiodo, do oportuna tempo, kaj mi ege dankas al NoJEF por solvi la problemon de mono!

Mi devas konfesi, ke antaŭ la alveno mi atendis iom tedajn konversaciojn pri ne tre interesaj temoj, bezonantajn lingvo-nivelon vaste pli altan ol la mia, interplektitajn de malgrandaj kaj nebongustaj manĝoj. Plezure mi povas raporti, ke mi fakte spertis ĝuste la malon.

Read more: Thomas Preece - Drondo 7-a - 2011

Thomas Preece - Brita Kongreso 2011

Brita Kongreso 2011
Thomas fariĝas prezidanto de JEB

La 90-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Eastbourne la semajnfinon de la 8-a kaj 10-a de aprilo 2011. La ĉeftemo estis "lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj".

La Brita Kongreso de Esperanto 2011 en Eastbourne estis grava okazaĵo por mi persone kaj por JEB, reprezentinte la kulminon de granda projekto, kiu komenciĝis en decembro kaj postulis multajn horojn de laboro - sed samtempe estis nur la komenco. Estas precipe dank' al NoJEF ke mi povis partopreni tiun gravan aranĝon, kaj mi ege dankas pro la subvencio, kiun mi ricevis por helpi mian ĉeeston.

Read more: Thomas Preece - Brita Kongreso 2011