small.logo

Legi En Esperanto

Thomas Preece - Brita Kongreso 2011

Brita Kongreso 2011
Thomas fariĝas prezidanto de JEB

La 90-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Eastbourne la semajnfinon de la 8-a kaj 10-a de aprilo 2011. La ĉeftemo estis "lumturoj, lumuloj kaj lumaĵoj".

La Brita Kongreso de Esperanto 2011 en Eastbourne estis grava okazaĵo por mi persone kaj por JEB, reprezentinte la kulminon de granda projekto, kiu komenciĝis en decembro kaj postulis multajn horojn de laboro - sed samtempe estis nur la komenco. Estas precipe dank' al NoJEF ke mi povis partopreni tiun gravan aranĝon, kaj mi ege dankas pro la subvencio, kiun mi ricevis por helpi mian ĉeeston.

Alveninte frue la unuan tagon de la kongreso, ĉar mi konsentis helpi pri teĥnikaj aferoj kaj la registrado de la ĉefaj prelegoj, min renkontis ĉe la stacidomo de Eastbourne unu el la estroj de la kongreso, kiu veturigis min al la kongresa hotelo. Estis laŭ mi bona ideo de la organizantaro amasmendi hotelĉambrojn por la ĉeestontaro, ĉar estas unu afero malpli por plizorgi kiam oni klopodas aranĝi sian ĉeeston. Fakte estis sufiĉe da partoprenantoj ke ne nur unu hotelo sufiĉas: ankaŭ ĉambroj en dua estis bezonataj. La elektita hotelo estis netro multekosta, sed relative komforta kaj oportune proksima al la ĉefa kongresejo - teatrejo de la privata mezlernejo Eastbourne College.

Verdire tiu aŭditorio pli ol sufiĉis por nia kongreso; ni uzis eble nur trionon de ties sidlokoj. Fakte estis tiel grande ke mi, plej malantaŭe en la sonbudo, apenaŭ povis aŭdi la voĉojn de la parolantoj sur la scenejo - tute malhelpis la registrado kaj bedaŭrinde pro tio kaj ekipaĵaj problemoj ĝi tute fuŝiĝis kaj mi devis rezigni pri la fakto ke tute ne funkcius post nur tri prelegoj. Domaĝe sed bedaŭrinde tiuj aferoj kelkfoje okazas!

dignitariesLa ĉefa programero de la unua tago okazis dum la vespero, ial ne en la kolegio sed en la urbodomo de Eastbourne. Tie solene malfermiĝis la Kongreson; ironie por kongreso kies temo estis "lumo" la ĉambro estis iom tro malhela por ke mia baznivela fotilo povu kapti bonajn bildojn – tiel la interesaj malfokusaj efektoj en tiu foto. De maldekstre: loka parlamentano (kiu, kvankam ne-Esperantisto, donis mallongan sed bonan paroladon en la internacia lingvo), Sally Phillips (LKK), Ivor Hueting (LKK), kaj la urbestrino de Eastbourne.

Mi konfesas ke mi ne vere ŝatas ceremoniojn, do mi ne sentas min kompetenta por taksi la kvaliton de la Solena Malfermo, sed laŭ aliaj estis bona okazaĵo. Post la Solena Malfermo okazis verspermanĝa bufedo. Bedaŭrinde kelkaj el la junuloj, inkluzive de mi, taksis "bufedon" kiel "bankedon"; ni atendis aparte grandan manĝon kaj pro tio relative malmulton manĝis pli frue. Certe por la plimulto la manĝoprovizoro tute sufiĉis, sed post manĝi ni daŭre malsatis, do ni foriris de la oficiala ejo por trovi plian manĝon. Elektis ni sendependan trinkejon: kion la "normaluloj" pensis pri tiu granda homamaso laŭte parolanta strangan fremdlingvon invadinte la kvietan "pabon" (laŭ lingvouzo de la londona junularo) por resti tie la tutan vesperon, mi tute ne scias. Tamen oni aparte rimarku ke la foto montras ke JEBanoj eĉ en trinkejo diligente studas la lingvon!

Sabaton matene mi sidis en la teatreja sonbudo klopodante sonregistri la prelegojn - sed bedaŭrinde preskaŭ neniu sono de la scenejo atingis tiun plej malantaŭan parton de la aŭlo! Tiel mi maltrafis inter aliaj prelegon de John Wells, kies lumbildoj aspektis, kiel kutime, tre interesaj – sed el kio mi nenion povis aŭdi!

Post frustriga mateno de fuŝita registrado kaj fina rezigno venis la horo por tagmanĝi. Denove malsataj kaj memorinte la manĝon de la antaŭa vespero, grupo de ni junuloj elektis ne partopreni la komunan manĝon sed denove iris trinkejen. Tie ni lunĉis, babilis, diskutis, kaj tiel plu, sed ne tro longe, ĉar ni devis reveni ĝustatempe por la Jarkunveno de JEB.

websiteLa diskuto dum la JEB-Jarkunveno certe viglis! Estis multe por diskuti rilate al nia lastatempa projekto "JEB-Rejuniĝo", kiu celis ĝisdatigi la organizon por allogi la novan generacion de junaj Esperantistoj kaj lernantoj. La ĉeestantoj ĝenerale opiniis pozitive pri la ŝanĝoj, kiujn ni realigis dum la pasintaj monatoj, inter aliaj nova retpaĝaro kun nova "duon-profesia" desegno. Restas iom da laboro farinda – ĉefe tradukado – sed la ĝeneralan stilon kaj etoson de la nova retejo ŝajne ŝatas la membraro, kaj ĝi jam funkcias kaj videblas ĉe jeb.org.uk, kiel bonan simbolon de nia "rejuniĝinta" JEB.

 

Ege malkutime por JEB-Jarkunveno, ni bezonis multe pli ol la permesita tempo (ĉefe pro longa kaj entuziasma disputo pri aĝlimoj), kaj ni devis foriri de la ĉambro por ke la komencanta leciono povu rekomenciĝi. Ni daŭrigis la kunvenon sur eksteraj benkoj – bone ke la vetero belegis! Elektiĝis tute nova komitato, inkluzivante de mi kiel prezidanto kaj Guy Johnston kiel sekretario.

Pro la longa Jarkunveno ni bedaŭrinde maltrafis la tuj postajn programerojn, sed dum la kongresa kafpaŭzo enkondukis nin Neil Roberts al sia hejmfarita tabulludo "Verda Ŝtelo" – esperantigo de anglalingva vortludo "Snatch", en kiu oni povas fari la plej multajn vortojn, sed ĉiam devas zorgi, ĉar la aliaj ludantoj povas ŝteli de vi viajn vortojn por krei pli longajn por si! Mi rimarkis fortan korelativecon inter la kvanto de fivortoj sur la tablo kaj la ofteco de aspektoj de la "olduloj", sed mi tute certas ke tiu ja devas esti koincido, ĉu ne?

crowdPost la kafpaŭzo ni disigis en diversajn malgrandajn grupojn: kelkaj ĉeestis prelegojn, aliaj vizitis Beachy Head. Mi elektis aliĝi al grupo kiu geokaŝadis – mia unua sperto de tiu interesa ludo, en kiu oni serĉas kaŝitajn objektojn per la helpo de GPS. Ni eĉ trovis unu kaŝon kamuflitan kiel bolton ĉe la fino de la marponto! Ni vespermanĝis en bonega itala restoracio, geokaŝadis iomete pli, kaj venis al la fino de sabato.

Dimanĉon okazis la kutima diservo organizita de FBCE – ĉi-jare estris virino de la Armeo de Savo, kaj pro tio la himnoj estis kantitaj laŭ K-disko de latunaj blovinstrumentoj. Tuj poste komenciĝis la Jarkunveno de EAB, dum kio ĉio pasigis glate ĉi-jare, kaj elektiĝis al ManCom tri homoj de la antaŭa JEBa komitato. Fine de la Jarkunveno estis prezento de donacoj al la emeritiĝanta EAB-kasisto, Joyce Bunting, kaj de premioj por elstaraj kontribuoj al la ĵurnaloj de EAB, inkluzivante de du al junuloj: unu al Rob Hawkins, kiu verkis pri la lastjara kongreso en Llandudno, kaj unu al Paul Roberts pro sia raporto pri la JEB-semajnfino en Kardifo.

Kontrolinte la trajnhoraron mi malkovris ke preskaŭ ĉiuj trajnoj al London de tiu tago estis nuligitaj! Tial mi elektis foriri pli malfrue ol mi intencis – fakte pli-malpli tuj post la Jarkunveno – por esti certa trafi trajnon. Kiam mi alvenis al la stacidomo mi trovis ke la interreta horaro fakte malpravis – neniuj trajnoj nuliĝis, ili simple iris laŭ malkutima vojo. Do bone ke mi spertis neniujn vojaĝproblemojn sed ĉagrenete ĉar mi forlasis la kongreson pli frue ol vere bezonata – kaj ne sufiĉis la tempo por reiri al la kongreso antaŭ la trajno, kiun mi ja devis trafi!

 

Tamen antaŭ mia foriro parolis al mi Veronika Poór, dirante ke ŝi volas starigi projekton por krei tuttempan tut-Esperantan interretan radioservon. Tiun projekton ankaŭ mi jam delonge volis fari – fakte plurfoje provis, sed pro diversaj kialoj malsukcesis, ĉefe pro la fakto ke mi laboris sole. Do estis bonege trovi kunlaboranton por la projekto, kaj dum la semajnoj post la kongreso ni jam sukcesis starigi privatan provelsendon, kaj daŭre progresas negocoj kun la estro de la Esperanta eldonejo Vinilkosmo pri muzikaj rajtoj. Mi tre pozitive taksas nian ĝisnunan progreson kaj esperas ke ni povos lanĉi ion publikan dum la venontaj monatoj!

Do entute: estis iom da fuŝado, kiun pro miaj lastatempaj spertoj ĉe kongresoj (kaj lokaj kaj internaciaj) mi bedaŭrinde taksus kiel kutima afero en Esperantujo, sed ankaŭ multo da sukceso, kaj ene de JEB kaj de nia nova radio-projekto. Mi ege antaŭĝuas la estontecon de ambaŭ!