small.logo

Legi En Esperanto

Samuel Nel·lo - JES 2013

Junulara E-Semajno 2013
Unua evento por Samuel

La novan jaron bonvenigis junuloj en la Pollando

Ĉi tiujn kristnaskajn feriojn mi fine partoprenis mian unuan Esperanto-renkontiĝon: la 5an Junularan E-Semajnon, kiu okazis en Polando dum la 2013-2014a Novjaro. Antaŭ la vojaĝo, mi iomete timis anticipante la renkonton: probable estos ĉìuj stranguloj, mi diris al mi... Kaj fakte, mi pli malpli pravis: mi pensas ke mi ne eraras, se mi diras ke multaj partoprenantoj estis ekstravaganculoj en ia aŭ alia maniero (eble ankaŭ mi mem...). Tamen, mi fakte renkontis multajn interesajn kaj simpatiajn homojn – ankaŭ iuj “stranguloj” estis vere ĉarmaj. Entute, mi tre ŝatis la sperton ĉeesti la JES-on.

Kvankam la aranĝo ne komenciĝis ĝis la 28a decembro, mia vojaĝo jam komenciĝis du tagojn antaŭe. Unue mi flugis de Barcelono al Strasburgo, kie mi devis aliĝi al la franĉa branĉo de la trajnkaravano. Post tranokto en Strasburgo, ni vojaĝis la tutan tagon tra Germanio ĝis la Pola landlimo (Görlitz), al kie ni alvenis jam post la 23a horo. La sekvonta trajno ne devis ekiri ĝis la kvara kaj duono de la venonta mateno, kaj de la pola stacidomo anstataŭ la germana. Kvankam ĉi tiu nokto ne estis precize agrabla, ĝi estis tre memorinda. Post trinkado da bieron en trinkejo por pasigi la tempon, ni pied-trairis la riveron kiu markas la landlimon inter Germanio kaj Polando. Poste, ni ankoraŭ devis atendi cirkaŭ du horojn en la trajn-kajo – ne estis neniu atendejo. Kvankam la vetero ne estis tro malvarma – konsiderante ke ni parolas pri Polando en decembro – ni preskaŭ mortis je malvarmo. Kiam la hejtata trajno fine venis, ni estis certe dankemaj!

stacidomo

La invita kaj varmega stacidomo de Görlitz

Kompreneble la venontan matenon ni fine alvenis al nia celo: la urbeto de Sczawno-Zdrój en Polando. Ĝi estas eleganta banurbeto konata pro siaj kuracaj akvoj, kaj estis tre frekventita dum la 19a jarcento. Ĝi havas ĉarmajn konstruaĵojn de ĉi tiu periodo, ĉefe la teatro kaj la palaceto, en kiuj ni faris koncertojn kaj manĝadojn.  La bela sed modesta kaj iomete dekadenta naturo de la loko tute plaĉis al mi.

gastejo

La ĉefgastejo en kiu mi loĝis kaj en kiu la plejparto de la programo okazis

La programo estis variita kaj sufiĉe vasta. Dum sia daŭro, mi partoprenis esperanto-kursojn, prelegojn, sociajn ludojn, danc-kursojn... Mi kutime ne estas dancema, sed strange mi dancis preskaŭ ĉiutage! Krome, ni havis iom da libertempo, dum kiam mi faris promenetojn tra la urbo, legis iomete kaj precipe ludis multajn tabloludojn (ŝajnas ke esperantistoj estas preskaŭ ĉiuj ludema). La etoso estis vere rilaksa kaj agrabla.

Kvankam multaj da tiuj ĉi okupoj eble estis banalaj, ili certe estis utilaj por praktiki kaj plibonigi mian esperanton; mi pensas ke mia esperanto grave pliboniĝis dum la daŭro de la programo. Kvankam ni ĉiuj ofte inventis vortojn kiuj fakte ne ekzistas aŭ konstruis vere terurajn frazojn, ni povis kompreni unu al la alian sen tro da problemoj. Malfeliĉe, mi ne povas diri la saman pri la pola lingvo. Kvankam mi eĉ partoprenis kurseton de la pola, mi ne faris tro da progresoj en ĉi tiu lingvo – krom “Saluton” kaj “Dankon”, la pola restas tute mistero por mi.

Niaj manĝaĵoj estis tre polaj: esence, pano kaj kolbasoj. Kaj brasiko, kompreneble. Kvankam ĝi estis tre manĝebla, je la kvara tago mi jam komencis tedi pro devi manĝi la samajn aĵojn. Kaj la vegetaranoj eĉ ne havis kolbasojn... laŭ mi, esti vegetarano en Polando estas tute malsaĝa ideo.   

Ni ankaŭ faris du ekskursojn: la unuan al Wroclawo, kaj la duan al la subtera konstruaĵo Osówka, konstruita de Hitlero dum la dua mondmilito kiel sekreta rifuĝejo. Mi trovis la malnovan centron de Wroclawo belega, kaj la ekskurso al la subtera konstruaĵo estis interesinda kaj nekutima.

Fine, mi devus mencii ion pri la nokta programo. Mi pensas ke ni ne dormis sufiĉe (kaj ne nur la novjaran nokton). Post multnombraj koncertoj, dancado en la diskejo, pluraj festoj kaj senfina babilado, mi estis preskaŭ ĉiam vere laca! Tamen, ni bone amuziĝis – precipe per dancado de esperanta versio de la Bamba... Se mi rajtas diri, mi taksis la esperanta muzik-panoramo iomete kompatinda (kiel la esperanta literaturo, disputeble), sed kiam mi jam konis la tri aŭ kvar kantojn kiuj ĉiam ripetiĝadis mi fakte tre ĝuis ilin.

La internacia vespero kiu okazis la lastan vesperon meritas specialan mencion. Ĝi konsistis en multnombraj aktoj (muzikado, dancado, poemado k.t.p.) surscenigitaj de partoprenantoj: ukulele-orkestro, mim-akto, kantado...  Krome, estis ankaŭ sinsekvo de polaj dancoj en folka kostumo de Wroclawa danc-grupo kiun mi tre ŝatis. La vespero estis vere longa, sed tamen amuza.

La venontan matenon ni denove devis preni la trajnkaravanon ĝis Strasburgo proksimume je la kvara de la mateno. Kompreneble, oni decidis ke ne meritis la domaĝon, dormi nur por unu aŭ du horoj, do ni restis vekaj la tutan nokton. Kvankam la vojaĝo hejmen estis longega, ni estis tiel lacaj, ke ni dormis dum la plejparto de la itinero. Feliĉe ni havis organizemajn germanulojn kun ni kiuj direktis nin dum la trajn-ŝanĝoj...

Entute, mi tutkore ĝuis la aranĝon. Sendube, mi ŝatus ankoraŭ partopreni ĉi tiun (kaj aliaj) renkontiĝon en venontajn jarojn. Espereble mi retrovos iujn homojn, ke mi tre ŝatus revidi!

grupfoto

Grupfoto de ĉiuj partenoprenantoj en la teatro