small.logo

Legi En Esperanto

Samuel Nel·lo - Internacia Junulara Kongreso 2016

Internacia Junulara Kongreso 2016
Pollando

La Internacia Junulara Kongreso en 2016 okazis en Vroclavo, Pollando. Partoprenis ĝin Samuel Nel·lo Deakin.

Junularaj kongresoj estas iomete kiel la usona filmo La tago de la marmoto ("Groundhog Day") – kelkaj detaloj ŝanĝiĝas jaron post jaro, sed la esenco de la eventoj ĉiam restas pli-malpli la sama. Solena malfermado, internacia vespero, trinkejo, gufujo, danckursoj, "Dancu la bambon"... Estis jam mia kvara esperanta aranĝo, do mi jam sciis kion atendi, kvankam mi certe ne konsideras min spertulo. Eble pro pigreco, eble pro skeptikeco, aŭ eble simple pro natura temperamento, mi kutime ŝatas preni diskretan sekundaran rolon kaj simple observi kiel fluas la semajnon sen fari multe... 

Ĉi-jare la IJK okazis en Vroclavo, Polando. Pro tio, ke ĝi estis en facile atingebla urbo en kerna esperanta lando, la kongreso havis sanan kvanton de partoprenantoj. Tamen mi trovis, ke iukiale ĝi ŝajnis multe pli kiel "eŭropa" ol vere "monda" kongreso kompare al la pasintjara IJK en Wiesbadeno. Vroclavo per si mem estas ĉarma urbo, kvankam al miaj okuloj ĝi havas iomete de tiu neesprimebla tristeco de mezeŭropaj landoj. Mi povus pli diri pri la urbo, sed mi ne pensas ke tio estus tre interesa por legi: kvankam dum kongresoj ĉiam estas kelkaj ekskursetoj al la urbo ĉirkaŭaĵoj, ktp., en mia sperto esperantaj eventoj okazas ĉefe en "esperantujo" mem, kaj la fizikaj ĉirkaŭaĵoj estas preskaŭ nur kiel teatraj dekoracioj por la plejmulto de la partoprenantoj.

La kongresejo estis en fakultato de la Vroclava Universitato de Natur- kaj Viv-Sciencoj. Tio bone funkciis, krom ke ni estis en verŝajne unu el la plej malbelaj stratoj de Vroclavo kaj ke la kongresejo, manĝejo kaj gastejo estis iomete malproksimaj unu de la alia. Almenaŭ tio devigis kelkajn partoprenantojn iri iomete ekstere kaj promeni ĉiutage, ĉar se ne certe estus kelkaj homoj kiuj neniam elirus la kongresejon. Tamen, tio ankaŭ signifis ke la ŝanco maltrafi matenmanĝon estis tre alta por multaj el ni (mi kutime estas matena homo kaj tute ne ŝatas vekiĝi malfrue, sed bedaŭrinde mi devas adapti al ritmo de junularaj eventoj). 

La oficiala temo de la kongreso estis la tre ĝenerala koncepto de "aktivado", precipe rilate al neregistaraj (esperantaj) organizoj. Sub tiu etikedo okazis pluraj prelegoj kaj seminarioj pri komunikado, motiviĝo,  kunlaborado, ktp. Krom tio, kompreneble estis aliaj kursoj pri tipaj esperantaj koncernoj kiel dancado aŭ la pola lingvo, kaj aldona nokta programa kun kelkaj koncertoj – inter aliaj de La Perdita Generacio, kiu certe sukcesis krei bonan vesperan etoson en la trinkejo. Kvankam la programo estis akceptebla, ĝi verŝajne povintus esti iomete pli strukturita kaj bone planita – la detaloj de la programo kutime nur aperis en la la lasta minuto kaj en iomete hazarda maniero. Se mi devus nomi la ĉefan malforton de ĉi-tiu IKJ, mi pensas ke ĝi estus la ne-tiom-entuziasmiga programo (almenaŭ laŭ mia vidpunkto)...

Malgraŭ ke ne ŝajnis esti tre eventplena kongreso laŭ movada perspektivo, okazis du gravaj ŝanĝoj en la strukturo de TEJO kiuj estis deciditaj dum TEJO-kunsido. Unue, TEJO finfine efektive sendependiĝis de UEA. Kaj due, oni aprobis la altigon de la aĝlimo por TEJO-membroj de 30 al 35 jaroj. Tio certe ne estis unuanimo decido – partianoj kaj kontraŭstarantoj de ĉi-tiu mezuro ambaŭ havis fortajn opiniojn – kaj nur estis aprobita post longa diskuto en TEJO-kunsido. Rigardante al la estonteco, oni ankaŭ konfirmis la intencon okazigi la venontan IJKn en Afrika lando. Tio certe estus potenca simbola gesto, kaj eĉ se ĝi ankaŭ prezentas gravajn logistikajn malfacilaĵojn, mi pensas ke sendube indas preni tiun riskon. 

Konklude, la kongreso estis amuza sed ankaŭ laciga afero, almenaŭ por mi. Kvankam mi certe amuziĝis dum la semajno, mi devas konfesi ke estus terura se la kongreso daŭrus ankoraŭ unu semajnon pli. Kaj ne nur pro la fekaj manĝoj (kiuj fakte ĉi-foje estis sufiĉe manĝeblaj). Mi tre ŝatas paroli kun interesaj homoj en ripoza kunteksto, kaj la IJK estas ideala por tiu celo. Samtempe, mi trovas la daŭrigan sociumadon laciga, ankaŭ ĉar ĝi okazas en esperanto, kaj tio petas konsiderindan mensan klopodon por mediokraj esperantaj parolantoj kiel mi. Mia mediokra nivelo ankaŭ signifas ke malfacilas konduki subtilajn konversaciojn aŭ esti konversacie sprita. Okazas same kiam mi skribas: mi ne povas eviti senti ke mi skribas kun stilo de bazlerneja eseo – ekzemple kun tiu eta raporto. Mi imagas ke ĝi estus pli interesa por legi se ĝi estus en la kataluna aŭ en la angla, ĉar mi povus esti tiom pli preciza kaj subtila... Aŭ almenaŭ tion mi esperas – eble mi simple skribas enue en ĉiu lingvo! 

Related Articles: (By The Same Author | About The Same Type Of Event | Travelled In The Same Year)