small.logo

Legi En Esperanto

Samuel Nel·lo - JES 2015

Junulara E-Semajno 2015
Eger, Hungario

Unuafoje okazis JES en Hungario. Partoprenis ĝin Samuel Nel·lo.

Dum ĉi-tiuj kristnaskaj ferioj mi partoprenis la JES-on 2015/2016, kiu ĉi-jare okazis en Eger, Hungario. Kvankam estis nur mia tria esperanta aranĝo, mi jam sentis min sufiĉe kiel veterano: mi plimalpli sciis kion atendi kaj kiel funkcias ĉio. Mi denove konstatis ke la baza strukturo de junularaj esperantaj eventoj ĉiam estas plimalpli la sama: urbo en centra-orienta Eŭropo, nek tro granda nek tro malgranda,  iomete kaduka gastejo, teruraj manĝaĝoj, interesa amaso da homoj (mojosaj kaj aliaj...), kaj socia babilado, trinkado kaj ludado 'ĝis la nokto-nokto-fin'.

Ĉi-foje la manĝaĵoj estis vere teruraj, tamen. La manĝ-porcioj estis vere etaj, kaj pro tio mi malsatis dum la tuta semajno. Kaj ironie, la veganaj manĝaĵoj verŝajne estis la plej bonaj, ĉar ili havis apartan kuiriston nur por malmultaj homoj (mi povas imagi la veganojn legante tion memkontentaj, sed bedaŭrinde kiel hispano mi ne pretas forlasi salitan ŝinkon tiom facile). Por la viandmanĝantoj, la nuraj legomoj kiujn ni vidis dum la tuta semajno estis du etaj piklitaj kukumoj. Bonŝance, estis superbazaro proksime de la loĝejo en kiu mi aĉetis kelkajn fruktojn por ne iĝi malsana pro skorbuto.

Ne estis vere tiom malvarme, aŭ almenaŭ ne por esti Hungario en Decembro: ne neĝis kaj la vetero estis sufiĉe suna dum la plejmulto de la semajno. Tamen estis certe malvarma kompare al mia kutima vetero; ni preskaŭ ĉiam restis ene, kaj faris etajn ekspediciojn eksteren nur por kapti iomete da freŝa aero, esplori la urbon, kaj, kiel mi jam diris, aĉeti kelkajn manĝaĵojn por ne morti pro malsato. Eger estas sufiĉe ĉarma urbeto, kaj eĉ havas kelkajn montojn en la ĉirkaŭaĵoj, io kion oni ne vidas en multaj hungaraj urboj. Kaj interese, la urbo havas turkan minareton kiu, laŭ iu plafono, estas la plej norda restanta konstruaĵo de la iama otomana imperio. Pagante etan kvanton de forintoj, oni eĉ povis supreniri ĝin per eta heliko-ŝtuparo kaj vidi la tutan urbon sube.

La hungara lingvo, kvankam mi jam aŭdis ĝin ofte antaŭe, daŭre amuzis min. Estas stranga sento, kompreni (preskaŭ) nenion. Sed estas precipe la unika hungara kadenco kio amuzis min; mi trovas ĝin ege ĉarma, ankaŭ en aliaj lingvoj kiel esperanto. Mi ne povas klarigi tion, sed por mi ĝi havas iomete malbrilan tonon, ripoza sed samtempe iomete iritiĝema.

Kion mi pli ŝatis de la aranĝo? Mi pensas ke eble la 'silvestra balo'. Ne estis io speciala fakte: esence, estis iomete trista salono kun scenejo kaj mediokra bufedo. Sed ĉiukaze mi estis en la ĝusta humoro por amuzi min, do mi amuzis min. Kiel kutime en esperantujo, mi unue iomete hontis pri la iomete absurda, iomete peniga naturo de la bonvola amaso da esperantistoj, sed poste mi superis tion kaj vidis ke fakte, estas tre bona etoso. Mi pensas ke temas precipe pri la tolerema, kurioza kaj neantaŭjuĝema etoso kiu estas tre specifa al esperantuujo. Fakte, mi denove povis konstati dum la tutan evento kiel tiu tolerema etoso estas la granda atuto de esperantŭjo, kaj samtempe ĝia plej granda debilo. Ekzemple, estas mirinde kiom neefika amaso da bonvolaj homoj povas esti por atingi specifajn celojn. Kaj la tolerema esperanta kulturo ankaŭ signifas ke, dum aranĝoj, oni kelkfoje devas aŭdi aŭ legi iun vere skandalan malaltkvalitan 'muzikon' aŭ 'poezion' – nur en esperantujo oni tolerus tion. Mi jam demandis min kiu de tiuj du hipotezoj estas ĝusta: ĉu sukcesaj artistoj neniam (aŭ preskaŭ neniam) uzas esperanton ĉar estas tro malmulte da parolantoj por disvastigi lian arton, aŭ ĉu esperantujo nur altiras nesukcesajn mediokrajn 'artistoj', kiuj estas altiritaj al esperanto ĉar ili trovas ke tio estas vojo por iĝi konataj (almenaŭ en esperantujo)? Eble ambaŭ veras...  

Sed bone, sufiĉe da digresio. Kion alian ni faris? Se mi devas konfesi, jam forpasis plimalpli tri monatoj ekde la aranĝo, kaj la detaloj pri kio oni fakte faris jam iĝis iom nebulaj. Certe, mi memoras kelkajn aferojn: la turka banejo (hungaroj jam ŝatas termajn banejojn!), plurajn prelegojn kiujn mi ne partoprenis. Sed pli ol nenio alia, restas kelkaj impresoj kiujn mi memoras: ŝpuroj da interesaj konversacioj, memoroj de ĉarmaj kaj strangaj homoj, la malvarma suno, la malnovaj trajnoj en la stacidomo de Eger, kaj kompreneble la aĉaj manĝaĵoj kaj konstanta manko de dormo. Mi ne vere scias kial estas kutime fari frenezan horaron en esperantaj eventoj: iri dormi antaŭ la tria aŭ la kvara matene estas socie malakcepteble, kaj pro tio antaŭ vekiĝi je normala horo iĝas vere malfacile.

Do, jen la konkludo: laciga kaj tipa esperanta aranĝo. Sed ĉu mi irus denove? Eble ne ĉiutage, sed certe de tempo al tempo!

Related Articles: (By The Same Author | About The Same Type Of Event | Travelled In The Same Year)