small.logo

Legi En Esperanto

Elisabeth Jackson - JES 2013

JES 2013
Unua internacia aranĝo por Elisabeth

Kun novaj amikoj ŝi salutis la novan jaron en Pollando

Mia vojaĝo al Pollando komenciĝis vendredo, la tago antaŭ ol JES komenciĝi. Bedaŭrinde ne estas facile por iri el norda Anglio al Stansted por flugi al Pollando, precipe inter Kristnasko kaj Novjaro kiam estas malpli da publikaj transportoj. Mi devis preni 1 aŭton, 1 trajnon kaj 2 busojn. La lasta estis dum nokta vojaĝo do mi provis dormi en la buso. Dormeme mi alvenis al Stansted je 04h30. Mi rapide trovis stratangulon de la flughaveno kie homoj tranoktas se ili havas tre fruan flugon aŭ havas alian kialon por ne voli pagi por tranoktejo. Tie mi povis dormi unu aŭ du horoj pli.

Kiam mi vekiĝis je pli normala horo, mia atendado ĉe flughaveno estis tute normala kaj dum la flugo mi legis kaj eble ankaŭ dormis ĉar mi ne volas esti tro laca antaŭ ol la aranĝo komenciĝos.

Post elŝipiĝi kaj iri tra enmigrado, mi atendis mian valizon. Dume, grupo de Esperantistoj ankaŭ atendis siajn valizojn kaj fakte unu de la grupo vidis ke mi portis Esperantan stelon sur mia mantelo kaj prezentis sin. Tre fortuna!

Do, kune ni forlasis la flughavenon por la centro de Wrocłow kaj la stacidomo. Fortune mi jam estis en Wrocław do facile kaj rapide ni alvenis al la centro. Sed jam estis posttagmezo do ni manĝis en picejo antaŭ ol preni trajno. En la stacidomo ni renkontis 3 germanajn Esperantistojn, trovis alian Esperantiston en la trajno kaj fakte kiam ni elŝipiĝis proksime al la JESejo, kelkaj aliaj Esperantistoj ankaŭ prenis la trajnon – ni estis preskaŭ 20!

La horaro por la buso estas stranga tie – la buso foriras kelkajn minutojn antaŭ la trajno alvenas en la urbon. Ni havis 3 eblojn - atendi 30 minutojn (aŭ pli) por la venonta buso, marŝi 4km al la JESejo aŭ preni taksiojn. Kelkaj decidis marŝi, eĉ kun pakaĵo, sed la plimulto prenis malmultekostajn taksiojn.

Finfine, post longa vojaĝo, ni alvenis al la JESejo! Feliĉe ni alvenis eble 30 minutojn antaŭ vespermanĝo komenciĝis, sufiĉa tempo por aliĝi kaj trovi ĉambron antaŭ manĝi.

La programo dum la unua nokto kondukis per Kimo. Estis ludoj por memori nomojn kaj similajn aferojn por familiariĝi kun novaj homoj, kaj malsurprize ankaŭ kantoj kaj iom da dancado. Sed ne tro multe ĉar multaj frue lacis pro longa vojaĝo (inkluzive de mi).

Dimanĉo

Matene mi partoprenis en novula programo kie ili prezentis al homoj "la Bambon" kaj kelkajn aranĝvortojn kiel gufujo. Ankaŭ estis kurso por progresantoj. La instruisto petis nin ĉiuj paroli pri niaj vojaĝoj al la JESejo kaj ŝi korektis niajn erarojn. Poste en grupetoj ni devis fari teston pri gramatiko. Ĝi havis 2 partojn – unu pri prepozicioj kaj la alian pri sufiksoj. La unuan mi povis kunlabori sed kiam ni provis la duan, mi tute ne povis helpi la grupon. Do, mi trovis aferon por plibonigi – tre utila por scii!

Posttagmeze mi partoprenis klason pri pola lingvo kaj poste dancklason kie ni lernis du dancojn: valzo kaj ĉa ĉa ĉa. Mi ŝatis lerni valzon sed ĉa ĉa ĉa estis tro malfacila por mi ĉar mi ne bone aŭdas ritmon. Sed ne gravas, mi sufiĉe ĝojis min dum valzo.

Dum la vespero ni iris al teatro por koncerto de JoMo. Ŝajnas kiel preskaŭ ĉiuj dancis. Estis feliĉa etoso!

Lundo

La 3-a tago de JES estis la tago kiam mia memfido pri mia Esperanta nivelo estis la pli malalta kaj mi ege frustriĝis, ke mi mankas multajn vortojn kiam mi volas babili. Kiam oni praktikas lingvojn, foje oni bezonas mem puŝi kaj foje oni devas ripozi. Tiu tago estis por la dua. Do mi decidis partopreni en aktivecoj facilaj kaj komfortaj por mia nivelo por ke mi povu ĝoji pri aferoj: denove novulan programon, kurson por progresantoj kaj dancklason. Antaŭ vespermanĝo ankaŭ estis "antaŭfesto" kie homoj havis dolĉaĵojn, manĝetojn kaj trinkojn de siaj landoj ke ni ĉiuj povis provi. Ĉefe estis Kristnaskfesta manĝaĵoj. Estis tre interesa lerni pri, kaj gustumi, tradiciaj manĝaĵetoj de aliaj landoj.

Nokte, multaj homoj ekskursis sed unu grupo de ĉirkaŭ 15 homoj promenis tra la urbeto, gvidata de pola esperantisto. Kiam ni marŝis inter interesajn lokojn, nia ankaŭ babilis kompreneble. Post unu horo ni ekfrostis do ni revenis al la JESejo. Ne longe poste, aliaj revenis de ekskurso kaj la nokta daŭrigis en dancejo.

Mardo (31.12.13)

Kursoj estas tre utilaj por lerni pro du kialoj – ĉefe por lerni novajn vortojn aŭ gramatikon sed ankaŭ valora por ricevi korektoj kiam oni praktikas lingvon. La aktivecoj dum la 1-a kaj 2-a klasojn estas utilaj por unu aŭ la alia kialo. Sed tiu klaso havis aktivecojn kiuj estis amuzaj sed ne tre utilaj kaj aliaj ludoj kiujn ni faris en rondo kun ĉirkaŭ 15 homoj. Kompreneble kiam oni havas multajn homojn en grupo, ne ĉiuj partoprenas aktive. Mi ŝatas grupetojn sed en granda grupo, kiam mi havas ideon (eĉ en la angla) mi unue atendas, ke aliaj dirus ĝin antaŭ mi. Ĝi estas tre "introverta" afero. Ne estas pri memfido aŭ voli aŭ ne voli partopreni. Fakte kiel oni diskutas en grupo, poste mi ĉiam pensas ke mi partoprenis en la diskuto ĉar mi pensas pri respondoj. Ofte ŝajnas al mi kiel mi egale partoprenis, mi tute forgesis ke mi nenion diris kaj fakte estis aliaj kiuj diris miajn punktojn.

La sama okazis kun tiu klaso. Poste mi pensis la grupo estis ĝoja kiam ni ludis. Sed pli poste, mi konsciis ke verŝajne mi nenion diris dum grupaj ludoj. Mi konsciis, ke se mi uzus la saman horon por babili kun unu aŭ du homoj, mi devus aŭskulti, respondi, demandi ĉion en Esperanto. Mi nature partoprenus pli en interparolado, ja ĝi estus pli utila, ĉu ne?

La posttagmezo pasis pli simple – denove estis dancklason por praktiki antaŭ la novjara balo kaj mi ankaŭ ĉeestis prelegon pri SES en Rusio. Mi longatempe pensis pri partopreno en SES sed mi ankoraŭ ne havis la okazon. Ne estis malfacile por kompreni ĉar la temo estis pri aranĝo, kiam ni estas ĉe aranĝo do multa leksiko estis familia. Sed ankoraŭ, mi povis aŭskulti homon paroli dum horo sen ripozi. Bezonas koncentriĝo sed mi sukcesis. Evidente mia nivelo altiĝis ekde la komenco de la aranĝo!

Nokte, okazis balo por nova jaro. Vespere homoj prepariĝis por bufedo kaj por la balo ĉiuj portis siajn plej belajn vestojn. Pro malsamaj horzonoj, fakte homoj festis novjaron plurajn fojojn dum la nokto kaj kompreneble la plej granda festo kun multaj brakumoj kaj kisoj estis noktomezo en Pollando.

Merkredo

Kompreneble la programo komenciĝis pli malfrue post la novjara festo, kiu daŭris eble ĝis la mateno. Mi nur manĝis kaj babilis matene. Mia memfido estis pli alta jam kaj mi decidis provi aŭskulti prelegon kiu estis pri interesa afero en Esperanto (kontrastis interesa afero de Esperantujo hieraŭ) por la unua fojo. Ĝoje, mi sufiĉe bone komprenis la prelegon! La novjaro komenciĝis bone!

La manĝaĵo dum JES estis tute ne bongusta kaj ofte ankaŭ ne vere sufiĉas (kvankam multaj panoj ege helpis – sed nun mi estus ĝoja se mi neniam devus manĝi tiun tipon de panon denove...). Mi aŭdis ke la vegetarana manĝaĵo estis pli malbona. Tiu nokto mi decidis provi ĉar homoj ne manĝis la "kukon" kaj mi pensis ke estus almenaŭ malsimila kun pano... Sed la "kuko" tute ni estis dolĉa kaj krome estis malbongustega. Mi preskaŭ sufokiĝis, amuze por miaj kunmanĝantoj . Eble venonta fojo mi nur manĝos pli de pano...

La nokta programo estis denove koncerto en teatro. Kimo kantis kaj ludis multajn kantojn kaj denove preskaŭ ĉiuj dancis. Laŭ mi, bona nokto!

Ĵaŭdo

Tiun tagon okazis ekskursoj. Unue estis al Wrocław kaj la alia estis al naĝejo kaj poste rapida vizito al Wrocław. Mia kunloĝanto ankaŭ ne tre ŝatas gvidajn ekskursojn kaj ni ambaŭ pensas, ke la plej bona maniero koni urbojn estas perdiĝi. Ĉiu okazo kiam oni estas perdita en malfamilia urbo, oni trovas ion interesan ĉu? Ankaŭ memzorgi estis pli malmultekosta... Ni vojaĝis kvar homojn kune – mi, mia kunloĝanto, ŝia filo kaj lia amikiĉo. Ni kreis nian propran amuzon, marŝis en la urbo, grimpis turon por vidi urbon kaj ĝoje manĝis malsimilan manĝaĵon (ne panon!) kaj nur ripozis en kafejo.

Kiam ni prenis trajnon por reveni al la JESejo, kaj ni kune babilis en Esperanto, maljuna pola virino en nia trajnos sciigis, ke antaŭ multaj jaroj, ŝi povis paroli Esperanton. Oni neniam scias kiam kaj kie oni renkontas aliajn Esperantistojn! Ŝi memoris iomete por respondi demandojn kaj mi pensas, ke ŝi estis ĝoja memorante sian junecon. 

Vendredo

La lasta tago! Rapide la aranĝo pasis!

Mi ĝoje ĉeestis 3 prelegojn. La 2-a estis la pli interesa, estis pri meditado. Dum la prelego li eksplikis ke estas multaj miskomprenoj pri meditado. Sed mediti estas ĉefe por trankviliĝi kaj por halti pensojn. Oni ofte trovas ke oni tro pensas, eĉ kiam oni ne volas pensi. Li uzis du ekzemplojn – unue ke oni povus laciĝi se oni tro pensas pri problemoj, ekzemple post longa labortago ni ankoraŭ pensas pri laborproblemoj. La dua estis ke oni foje pensas pri aliaj aferoj kiam oni ne devas – ekzemple kiam oni veturigas aŭton. Estas ege vera por mi kaj la kialo pri kiu mi scivolas pri meditado ĉar mi ne povas halti miajn pensojn eĉ se mi volus. Li diris ke 3 minutoj sufiĉas por meditado, kaj ni provis ĝin. Estis ege malfacile ĉar pensoj aperis kiam oni ne volas ilin, eĉ pensoj pri meditado! Mi pensas, ke eble estas bona ideo unue nur provi 30 sekundoj, kaj poste malrapide pliigi la tempon ĝis 3 minutoj.

Dum la lasta nokto okazis "Internacia Vespero" en teatro. Homoj povis kanti, ludi muzikon aŭ aktori. Estis multaj amuzaj spektakloj, kaj aliaj kortuŝaj. Bona fino por la aranĝo (kvankam kompreneble la nokto daŭris en dancejo).