small.logo

Legi En Esperanto

Adham Smart - Brita Kongreso 2014

Brita Kongreso 2014
Verda stelo en ŝtala urbo

La 95-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Sheffield la semajnfinon de la 18-a kaj 20-a de aprilo 2014.

Mi veturis al la Brita Esperanto-Kongreso en Ŝefildo vagonare el Londono, legante malrapide mian kopion de La Aventuroj de Alico en Mirlando tradukita de Donald Broadribb, de tempo al tempo legetante kelkajn paĝojn de Teach Yourself Esperanto de Cresswell kaj Hartley por kontroli iun aspekton de gramatiko. Mia unua kongreso de Esperanto estus mia unua renkontiĝo kun aliaj Esperantistoj, kaj fakte mia unua fojo paroli la verdan lingvon, do mi iom maltrankviliĝetis. Tamen, la tempo atendas neniun; ni flugis trans la kamparon, turoj de malvarmigo je unu flanko, ŝafoj kaj bovoj je alia flanko, kaj post du horoj ni alvenis al Ŝefildo ― por ĉi tiu semajnfino, la ĉefurbo de Esperantujo.

Post kiam mi ĝustigis mian horloĝon al la Esperantan horzonen, mi elvenis de la stacidomo kaj ekiris al la apartamento en kiu mi estis restonta. Survoje, mi trovis bonegan cigarbutikon, kie mi aĉetis la tabakon kun gusto de ĉerizo kiu gustigis mian semajnfinon. Poste, mi iris en mian apartamenton, trinkis tason de teo, kaj proksimume je la tria mi direktiĝis al la kongresa centro por registriĝi kaj renkonti la aliajn.

La varma bonveno kiun mi ricevis de ĉiuj estis indiko de la etoso de la kongreso dum la tutaj tri tagoj. Babilante kun la ĉeestantoj, mi eksciis kiaj homoj Esperantistiĝas: afablaj, bonkoraj virinoj kaj viroj, kiuj amas la lingvon kaj amas la homaron. Ankaŭ, ili estis tre pardonemaj kaj kuraĝigaj pri mia Esperanto ― miaj esperoj veriĝis! Multaj tasoj de teo poste, ni iris en la Zamenhof-Ĉambron por la unuaj prelegoj de la kongreso: ’Kia loko estas Ŝefildo?’ de Jack Warren kaj ’La fruaj tagoj de Esperanto en Britio’ de Hilary Chapman. Ili, kiel ĉiuj la prelegoj, estis bone esploritaj kaj profunde detalaj, kaj la klara prononco kaj stilo de ĉiuj la prelegantoj signifis ke eĉ la komencantoj kiel mi povis almenaŭ kompreni la kernojn de siaj temoj. Kafpaŭzo por digesti la novan scion, kaj ree en por la solena malfermo de la kongreso de Paul Gubbins, Prezidanto de la EAB.

Post kanti La Esperon por la unua fojo en mia vivo, mi sentis min kiel vera Esperantisto, kaj por festi mi ĵetis min en la babilon, bufedon, kaj vinon. Certe, ju pli da vino mi trinkis, des pli mi kuraĝis paroli, do kiam mi aŭdis la frazon „Al la trinkejo!“, miaj piedoj mem kvazaŭ gvidis min en la ĝustan direkton. Kun Ed Robertson, Lenio Marobin, kaj Paul Gubbins mi pasigis bonegan tempon trinkante kaj parolante, kaj dormis egale bonege kiam mi stumblis ree en mian apartamenton post kelkaj horoj.

Kompreneble, mi iom malfruis al la morgaŭaj prelegoj, kaj bedaŭrinde mi nur alvenis je la fino de la prelego de Chuck Smith pri Vikipedio, kiu sekviĝis per prelego de Renato Corsetti pri la (mal)boneco de Esperanto laŭ Claude Piron. Tiam ni paŭzis por la tagmanĝo, kaj poste iuj el la partoprenantoj faris promeneton al Esperanto Place, al kiu mi tre bedaŭras ke mi ne aliĝis, ĉar mi estis tro distrita de la vortaro de John Wells, kiun mi ĵus aĉetis kaj petis la verkiston subskribi. Ho bone, la rezulto estis ke mi povis ĉeesti al la mikroprovo de Ed Robertson kaj ekscii kiel bona estas mia Esperanto laŭ la KER.

Kiam la aliaj revenis, ni aŭskultis la pensigan prelegon de Paul Gubbins pri Esperanto kaj la unua mondmilito. Poste, Anna Lowenstein prenis nin ree al la komenco de la 20-a jarcento kun sia prelego pri la televida programo The 1900 House (La Domo 1900), kiu, sen la scio de mi, filmiĝis en Charlton, kie estas mia familia domo. Post kiam Jack Warren parolis nin pri la enigmo de Robin Hood, mi devis refoje maltrafi la okazon aŭskulti Chuck Smith, ĉar mi bezonis hejmeniri kaj fini iun laboron kiu elstaris.

Je la mateno de paska dimanĉo, mi ankoraŭ ne estis fininta, do mi ankaŭ maltrafis la ekumenan diservon kaj la jarkunvenon, kaj finfine alvenis post la tagmanĝo, ĝustatempe por aŭdi Judith Meyer alparoli senpagajn rimedojn por lerni lingvojn (mi plenigis mian kajeron de notoj) kaj la trian prelegon de Chuck Smith, en kiu ni lernis kiel organizi Esperantajn eventojn uzante la interreton. La prelego de Chuck estis la lasta de la kongreso, kaj la Prezidanto solene fermis ĝin antaŭ ol ni iris en la italan restoracion Zizzi por bongusta kaj amuza vespermanĝo, sekvita per trinkoj en la akceptejo de la nemalproksima Novotel. Jen la fino de mia unua kongreso!

La morgaŭa ekskurso al Brodsworth Hall (loka English Heritage-domo) kun la Esperantistoj kiuj restis post la hieraŭa vespermanĝo estis tre agrabla, kaj la suno ridetis sur ni dum ni manĝis kukojn kaj trinkis kafon en la ĝardeneto de la preĝejo. Kiam ni revenis al la bushaltejo en Ŝefildo mi adiaŭis al miaj novaj amikoj, kaj kelkaj minutoj poste mi reenvagonariĝis, tiun fojon Londonen. Legante Alicon denove, mi scivolis ĉu mi mem estis falinta en profundegan kuniklotruon ĉi tiun semajnfinon, kie ĉiuj parolas Esperanton kaj vivas vivojn plenajn de espero. Sed mi ne sonĝis ― kontraŭe, mi estis vekiĝinta.