small.logo

Legi En Esperanto

Maycon Fernandes - Tutkelta Kongreso 2014

Tutkelta Kongreso 2014
Pittlochry, Skotlando

La 1-a Tutkelta Kongreso ankaŭ estas la unua en Britio de Maycon, brazilano studante en Skotlando.

Dank' al The Norwich Jubilee Esperanto Foundation - NoJEF, mi ĉeestis tiun tre kulturplenan kaj ĝojan kongreson en Pitlochry. Feliĉe, mi ricevis NoJEF-an subvencion por partopreni dum tuta evento. Fakte, ĝi estis la unua Esperanta kongreso for de Brazilo en kiu mi partoprenis. Do, mi certas ke ĝi estis ja bonega komenco.

Ekde la unuaj minutoj mi konatiĝis kun gejunuloj precipe el Italio, kiuj estis partoprenantoj de seminario parte de Grundtvig Eŭropa Unio programo. Nekredeble ili estis pli multnombraj ol la Britaj gejunuloj, kiuj bedaŭrinde ne partoprenis tiun kongreson. Laŭ mia opinio, tio signifas ke mankas varbado de junaj parolantoj de la internacia lingvo en Britujo.

Kiel parto de Tutkelta kulturo, dum la tuta evento oni multe spektis prelegojn pri keltaj lingvoj kiel ekzemple Gaela, Skot-Gaela, Irlanda, Kimra kaj diskutadon pri la Angla lingva influo en la malpligrandigo de la nombro de parolantoj de tiuj lingvoj. Ĝenerale, estis menciita ke la registaro de ĉiu lando ja klopodas konservi ĝin kiel parton de la loka kultura identeco. Ekzemple, en Skotlando oni havas tri oficialajn lingvojn: la Anglan, la Skot-gaelan kaj la Skotan. Tio jam signifas oficialan prizorgadon al ne-difektiĝo de minoritataj lingvoj. Laŭ la prelegantoj de malsamaj keltaj landoj, same okazas en la aliaj por garantii la ekzistadon de iliaj lingvoj krome en Bretonio. La bretona preleganto diris ke la Franca registaro ne multe agas por konservi la Bretonan lingvon. Fakte, ekde mia alveno en Skotlando, de unu jaro antaŭe mi eĉ ne sciis pri tiom da kultura identeco inter keltaj nacioj.

Je la 1ª tago, vendredo, mi alvenis en hostelon kie mi restis dum kvin tagoj de la kongreso. Ĝi nomiĝas Backpackers Scotland, kiu bonŝance estis tre proksima al la kongresejo, proksimume je 500 metroj. Ankaŭ Christian kaj Sasha, anoj de Juna Esperanto Brita (JEB) kaj Tutmonda Esperanto Junulara Organizo (TEJO) restis je la sama hostelo. Pro nia samloka loĝejo, ni manĝis ĉe la sama tablo ĉiutage. Do, kiel kutime okazas en junulargastejoj, gejunuloj tre facile konatiĝas kun aliaj. Do, la aliaj loĝantoj de la loko, sciante ke ni tri estis unu Bulgaro, unu Ukrajnino kaj unu Brazilano tute ne komprenis kiel ni interparolis ĉar ili ne rekonis la lingvon. Konsekvence, ĉiutage iu demandis: kiun lingvon vi uzas por paroli unu al la alia? Tamen, Christian kaj mi interkonsentis pri ĉiufoje unu el ni respondus la demandon, tiel oni lernus pri pluraj eksplik-manieroj al la sama demando.

Reen al la unua tago, je la 5ª horo kaj duono post-tagmeze, oni estis akceptata tre Skote kun viskio, teo kaj kafo, kiam ankaŭ estis la unua momento por vidi ĉiujn kongresanojn kaj babili antaŭ la 'Enkonduko al Pitlochry' prelegita de David Bisset, sekvita de 'Kimraj manĝaĵoj', prelegita de Harry Barron.

Rigardante la programon je la unua nokto, mi rimarkis ke tiu kongreso estus tre amuza ĉar la organizantoj kapablis miksi prelegojn, ekskursojn, kunmanĝadon, teo-/kafo-paŭzon kaj promenadojn tra la urbo en unu ĝojinda kaj plenaktiveca semajno.

Sabate, oni komencis spekti prelegon je la deka matene kiu estis sekvita de la 'Malfermo', kiam Francesco Maurelli informis nin ke ĉe la evento estis gepartoprenantoj de dek kvar landoj. Tamen mi sciis kaj tute ne surpriziĝis pri la fakto ke mi estis la nura persono el Suda Ameriko tie. Pli precize, mi estis la nura ne-Eŭropano kaj bedaŭrinde mi havis nenion keltan ĉe mia kultura bazo por prezenti. Do, kion fari? Profiti la Tutkeltan etoson por lerni pri tiaj kulturoj, diversecoj kaj precipe similecoj, kiuj unuigas personojn de ses nacioj: Irlando, Skotlando, Manksa Insulo, Kimrio, Kornvalo kaj Bretonio.

Ĉar tiu kongreso estis ankaŭ Skota kongreso, je la dua tago ne mankis gustumado de tre bongusta kaj tradicia skota manĝaĵo. Provu diveni kio ĝi estis? Hagiso! Tiam, pro la tradicio, oni aŭdadis ŝaksalm-ludadon kaj spektis David Hannah bonvenigante kaj mortigante la hagison. Mi ne povas forgesi mencii ke la Skotoj survestigis sin kiel oni esperis - kiltoj de pluraj kaj belaj Tartano-tipoj estis videblaj ĉe la kongresejo.

Dimanĉe, krom la prelegoj, oni promenis tra la urbo kaj ties ĉirkaŭaĵoj. Tiel ni vizitis unu el la plej vizitindaj lokoj de la urbo, kiu estas la akv-baraĵo, la fiŝ-ŝtuparo, la festivala Teatrejo, ĉiuj ĉe la rivera apudaĵo. Tie oni trovis tre ĉarman kafejon/trinkejon/restoracion kie ni sidis por gustumi trinkaĵojn kaj trinkaĵojn kaj babili post ne tre longa marŝado.

Vespere oni spektis bonan muzik-prezentadon de Patrik Austin (Finlando) kaj Sepa de Asorti (Litovio) ĉe muzika vespero.

Lundon, la 9ª estis ja ekskursa tago! Tial oni vizitis Viskidistilerion Edradour, Bierfarejon Moulin kaj ankaŭ montgrimpis la Ben Vrackie. Tiu montgrimpado estis tre speciala al mi, ĉar estis la unua monto kiun mi surgrimpis. Ĝi estas en la regiono Perthshire apud Pitlocrhy kaj ĝi altecas 841 metrojn. Pro la tre malvarma vetero dum la vojo, estis malfacila grimpado al mi ĉar mi ne estis taŭge vestita por tion fari. Mi bazis mian vestaĵon je la nuntempa suna vetero, sed tre naive ĉar evidente (post la sperto) la vetero en altaj altitudoj estas tute malsama ol en malaltaj.

Mardo estis la tago por koni la najbaran Kastelon Blair Atholl, al kiu ni trajnvojaĝetis (3 stacioj) kaj sincere mi pli ŝatis la eksteran parton ol la internajn. Mi diras tion ĉar kutime kasteloj estas similaj kaj ne multe plaĉas al mi kvankam ĉe la ekstera parto estis trovebla tre bela ĝardeno kie oni povis inspiri tre bonkvalita freŝa aero kaj vidi grandegajn (probable tre maljunajn) arbojn kaj grandan diversecon de floroj kaj aliaj arbedoj.

Finfine, je la lasta tago okazis nur mallonga fermo. Tamen ĝi estis la oportun-momento kiam la partoprenantoj sugestis ideojn por la venontaj kongresoj. Do, estis sugestitaj du lokoj kiel ebleco por la 2a Tutkelta Kongreso, jen Bretonio aŭ en Kimrio. Kvankam ĝis nun estas du opicioj, plibonŝancas ke ĝi okazos en Bretonio-Francio kune kun alia loka renkontiĝo kiu estas jara evento. Por klarigi tiun pligrandan okaz-probablecon, tio estas influo de entuziasmaj Esperantistoj el Bretonio, kiuj volas okazigi ĝin tie. Alia parto de tiu fermo estis demando pri kiom ofte la Tutkelta kongreso okazeblus kaj konsekvence multaj personoj opiniis ke ĉiu dua jaro estus bona frekvenco.

Tiu malfermo okazis en la mateno de merkredo, la 11a de junio. Tuj post ĝi mi iris al la junulargastejo por redoni al ili la ŝlosilon kaj preni mian ŝultrosakon. Mi tiel faris kaj foriris al Glasgovo. Feliĉe estis suna tago kaj pro tio mi multe ĝuis la pejzaĝon tra la trajna vojo. Mi atingis Glasgovon je la 1a kaj duono.