small.logo

Legi En Esperanto

Christian Shtarkov - Tutkelta Kongreso 2014

Tutkelta Kongreso 2014
Pittlochry, Skotlando

La 1-an Tutkeltan Kongreson partoprenis Christian, bulgaro studante en Skotlando.

Dank' al la subvencio, kiun mi riceveis de NoJEF, mi havis la eblon ĉeesti la 109-an Skotan Kongreson en Pitlochry, Skotlando, kiu estis samtempe la 1-a Tutkelta Kongreso. Mi jam estis ĉeestinta aliajn kongresojn internaciajn, sed tiu estis mia unua en Skotlando, kaj verŝajne unu el la plej interesaj.

Por mi la kongreso kaj esperantumado komenciĝis ne en Pitlochry, sed en Glasgovo, kiam mi renkontis mian Brazilan amikon apud la stacidomo por veturi kune trajne al la kongresa urbeto. Kiam ni finfine alvenis post agrabla vojaĝo, mi tuj renkontis alian kongrespartoprenanton, kiu hazarde loĝis en la sama junulargastejo kiel ni. Do, la kongreso ankoraŭ ne estis formale komenciĝinta, sed jam la esperantumado plenfajris.

Post mallonga promeno tra la urbo kaj la ĉirkaŭaĵoj, ni iris al la kongresejo por la solena malfermo kaj renkonti la aliajn. En la akceptejo de la kongresejo, de granda distanco mi vidis vizaĝon, kiu aspektis al mi iom konata, kaj mi vidis ke ĉi tiu vizaĝo havas la saman senton je ĝi. Tiu estis, bonŝance, mia malnova amiko de alia kongreso, kiun mi ne tuj rekonis pro la manko de la impresiginta barbo, kiun li havis antaŭe. Mi ĝojis ke estis bona nombro de junuloj, precipe de Italio, kaj ke eĉ mi konas iujn.

Unu el la plej bonaj aferoj dum la kongreso certe estis la prelegoj. Mi estis loĝanta en Skotlando jam tuta jaro, sed dum tiu semajno mi ekkonis multe pli pri la skota kaj kelta kulturo, ol kiom mi lernis dum mia tuta tempo kiel studento tie. Mi tute ne sciis pri la interligeco de ĉiuj keltaj kulturoj. Mi finfine klopodis danci skotajn tradiciajn dancojn. Kaj mi finfine provis manĝi tiun timigan, almenaŭ al mi, manĝaĵon - hagison. Je mia surprizo, ĝi estis tre bongusta kaj post la unua gustumero mi tuj trankviliĝis. Ĝi estis servita dum la skota bankedo, kun la tradicia ceremonio de "mortigante" la hagison - oni simple pikis ĝin per tranĉilo antaŭ ol kuiri.

Estis ekskurzoj dum la kongreso - montgrimpado, vizitado de bierfarejo kaj de viskidistilejo, kiu troviĝis apud la urbo. Mi ĉeestis nur la lastan. Mi jam havis ideon pri kiel oni faras viskion, sed mi almenaŭ vidis kiel aspektas la enon de distilejo, kaj lernis iom da fakvortoj esperante. Ĝi estis speciala, ĉar, laŭ la laboristoj tie, ĝi estas la plej malgranda skota distilejo. Fakte, pli ĝojiginta estis ne tiom la distilejo mem, sed la ĉirkaŭa naturo. Pasinte nur la aŭtumnon, vintron kaj printempon en Skotlando, tiu estis mia unua somero, kaj mi tute ne sciis, ke ĝi povas esti tiom bela! Plena je verdo, tre trankvila kaj samtempe historiplena pejzaĝo.

Kiam ni ne aŭskultis prelegojn, promenis ekstere aŭ simple ripozadis, ni verŝajne estis en la kongresa drinkejo, havante interesajn konversaciojn pri politiko, lingvoj, landoj, kutimoj, Esperanto kaj multe da aliaj stultaĵoj. Pro tiuj oftaj renkontiĝoj ĉe la drinkejo kulpis la bongustan skotan bieron.

Bedaŭrinde, ĉio rapide finiĝis, ĉar mi devis foriri du tagojn antaŭ la oficiala fino. Dankinde mi havis la eblon adiaŭi ĉiujn, kaj mi esperas ke mi ne maltrafis multon post mia foriro. Tiu estis bonega kaj riĉiga evento, kaj mi ne povas atendi denove ĉeesti similan aferon.