small.logo

Legi En Esperanto

Francis Priestland - Kunkongreso 2017

Kunkongreso en Edinburgo 2017
Edinburgo

La Esperanto-Asocioj de Britio kaj Skotlando okazigis kunkongreson en Edinburgo. Partoprenis ĝin, sian unuan eventon, Francis Priestland.

Miaj piedoj estis en miaj ŝuoj, kaj mia koro havis ritmon kuniklan, do mi estis preta por mia unua esperanta kongreso, la Kunkongreso en mia nuna hejma urbo, Edinburgo. Trovi la kongresejon estis facile, ĉar ĉe la enirejo troviĝis verdan afiŝon. Mi eniris kaj balbutis al la pordatelefono 'Saluton! Mi estas Esperanto.' 

Malgraŭ mia mensogo, la pordo malfermiĝis por mi kaj, post ŝtuparo-montado, miaj timoj ekmalaperis. La ĉambro enhavis multajn ridetantajn homojn kaj ene de nur tri minutoj mi jam havis mian unuan veran konversacion! Kun multe da petoj 'rediru', mi renkontis Ed, Edinburganan programiston, simile al mi. Tiam ni faris grupojn por kvizeto. Mi respondis al la demandoj kune la Bob, studento pri fiziko kaj ankaŭ komencanto (sed se li ja estas komencanto en esperanta parolado, tiam mi estus bebo). Bonŝance, Bob povis helpi traduki al mi la demandojn, kiujn mi ne komprenis. Tiel, malbonŝance, mia manko de brita historia scio montriĝis. Post la kvizo, okazis plia babilado, kiam mi renkontis sciencfikcian adepton. Ĉi tiu instruis min pri la festivalo 'Jack in the Green 'festivalo'. Tiam grupo iris al la trinkejo, kie mi eksciis pri vortludo, kiu baziĝas sur dusignifeco de 'kolego' kaj pri denaskaj esperantistoj. Kaj ankaŭ mi unuafoje aŭdis la esprimon 'la malfermo de la fera kurteno'.

La dua tago estis tute simila bokalo da konfitaĵo. Ĝi komenciĝis por mi kaj por aliaj komencantoj per nia unua programero por novuloj. Ni eksciis la nomojn kaj pliajn informaĵojn pri la aliaj personoj en la grupo. Antaŭ ol la afero finiĝis, mi jam estis lerninta pri: familio, kiu loĝas proksime al mia naskiĝurbo; du usonaj studentoj en Britujo; kaj plia programisto! Bona komenco jam. Plie, mi lernis multajn novajn vortojn kaj esperantajn ideojn, ekzemple la esprimon 'via vico'.

Poste mi ĉeestis prelegon de Betty Chatterjee pri la dana koncepto 'hygge', pri kiu mi antaŭe aŭdis iomete sed, por mi, kompreni la prelegon estis malfacile pro la amaso da novaj vortoj. Tamen, la post-prelegaj demandoj tre helpis min. Post tio estis organizita vizito al proksima preĝejo. Nia gvidanto parolis en la angla, do mi komprenis pli. Ni lernis pri la laboro de la pentristo Phoebe Traquair, pri ŝiaj etaj detaloj sur la muroj kaj pri la historio de la preĝejo. Mi neniam antaŭe vidis ĉielarkon en preĝejo, kaj en la 'Mansfield Traquair Centre' estis ses! 

Dum nia reveno pluvis. Poste ni spektis filmeton pri Clarence Bicknell, brita botanikisto, kiu verkis poemojn en Esperanto. Li ankaŭ verkis la libron 'Guide to the Prehistoric Rock Engravings of the Italian Maritime Alps [1913]', do la filmeto montris Bicknell en la Alpoj skribantan pri la ŝtonoj sur la ŝtonoj. La filmeto 'La mirindaĵoj de Clarence Bickell' estis tre bela. Sekve, Stela Besenyei donis prelegon pri sia laboro kaj scio de Pasporta Servo. La programisto, Baptiste, ankaŭ donis ekzemplon pri kiel uzi la novan retejon. La libro ekzistas ekde 1974, kaj nun la nova retejo kaj nova libro estas popularaj. 

Tiam, estis la vico de Tim denove gvidi nin, la novulojn, tra la mondon de Esperanto. Interalie ni ĉiuj en vico starigis al aliulo demandon de la hieraŭa kvizo. Bob kaj mi ŝajnigis, ke ni estis sur televida kvizo, kun frazoj similaj al 'Por mil pundoj, kio estas ...' aŭ 'Ne forgesu, vi povas telefoni vian amikon'. 

La lasta preleganto de la tago estis Viktoro, muzika instruisto, kiu parolis pri kial li ne ŝatas la himnon, La Esperon. Li montris rolojn de la himno kaj ekzemplojn de konceptoj, kiujn li ne ŝatas. Mi lernis multe da muzikiko, mi neniam havis bonan komprenon pri muzikaj ideoj (ĉu ritmo, ĉu strukturo), sed la klarigoj de Viktoro estis perfektaj por mi. Post vespermanĝo kune miaj novaj amikoj mi spektis la komedian kvizon. Mi komprenis kelkajn demandojn, sed multaj respondoj estis tro malsimplaj kaj rapidaj por mi. Mi ĝuis ĝin tamen.

La lasta tago komenciĝis malfrue por mi, ĉar la matenon okazis la jarkunvenoj de EAB kaj EAS. Tiel mia tago komenciĝis per korbopilkado en la parko, tiam per la lasta novula diskutado. Ĉi-foje ĝi ne havis konkretan strukturon, kio estis bona, ĉar tiel ni parolis pri io ajn laŭvole. Ni parolis pri seksismo en la lingvo el ĝia (kaj zahmenhofa) historio. Antaŭ la fina prelego, mi havis tempeton por plia babilado kaj por aĉeti librojn. Estis vasta kolekto da novaj kaj malmultekostaj malnovaj libroj - kaj ĉar la malnovaj libroj kostis nur po unu pundo, mi devis aĉeti kelkajn. Kun kvar esperantaj libroj (infana libro de eskimo, poema kolekto, vortareto kaj 'Star in a Night Sky') en mia sako, mi eniris la ĉefan ĉambron. La fina prelego pri norvegaj lingvoj kaj dialektoj, kaj la similaĵoj kaj malsimilaĵoj kun la skotaj lingvoj. 

Post tio, mi skribis la retadresojn de la personoj kun kiuj mi pleje babiladis, kaj diris 'ĝis revido' al ĉiuj. Mi estis laca sed kontenta. Mi amis la kunkongreson. La personoj estis tre helpemaj, kaj la malsimpla prelego igis min labori pene kaj fortigis mian esperantan komprenkapablon. Ĝi estis perfekta. Do dankon, dankon al ĉiuj.