small.logo

Legi En Esperanto

Francis Priestland - Somera Esperanto-Studado 2017

Francis Priestland - Somera Esperanto-Studado 2017
Banská Štiavnica

Somera Esperanto-Studado en 2017 okazis en Banská Štiavnica, Slovakio.

SES 2017, Somera Esperanto-Studado - unu semajno en la mezo de somero, en la mezo (proksimume) de Slovakio, kaj en la mezepoke konstruita urbo Banská Štiavnica. Se vi marŝus al la malsuspektinda konstruaĵo sur la periferio de la urbo, vi estus aŭdinta la bonegan sonadon de instruado, lernado, kaj babilado sub la flirtanta verda flago. La loko estis tre bela kaj utila, kun facila fervojo kaj busavojo rekte al la urbo.

Mi alvenis unu tagon frue, danke al la SES-retpaĝoj. Kun kvar monatoj da esperanto-studado en mia menso, mi eniris mian hejmon por la venonta semajno. Mi finfine aliĝis, bezonante ofte peti ripetadon; sed mi ne timis ĉar la organizantoj diris al mi, ke se mi bezonos aŭ deziros uzi la anglan, ili povos helpi. Dum la tuta studada aranĝo, mi sentis min bonvena. Eĉ en la unua tago mi trovis alian tendumulon, kun kiu mi babilis ĝis la nokto foriĝis. Kaj en la dua tago, kiam svarmoj da novaj homoj alvenis, mi sentis min iometa nervoza, pro la kvanto de pli bonaj esperantistoj ĉirkaŭ mi. Paro da fremdaj esperantistoj montris al mi la dolĉan tedomon sur la holmo en la urbo. Tio trankviligis miajn nervojn kaj donis al mi guston de la cetero de la semajno.

Ĉiu mateno komenciĝas per brilega suno kaj kvarhora leciono. Nu,eble ne estis leciono - ni lernis, ho ni lernis bone, sed ne per tradicia instrua parolado dum kiu la studento nur sidas kaj auskultas. Ne. Niaj 'lecionoj' estis ludoj. Kontrolitaj, edukigaj, kaj tre interesaj, jes, sed verdire ludoj. Mi neniam sentis, ke mi estis en lernejo, ĉar ni imagis kaj ludis familion, skribis taglibron de nia instruisto, aŭskultis kantojn, kaj pliaj amuzaj agadoj. Mia plej ŝatata agado estis la teatraĵo - en grupo ni skribis scenaron kaj alia grupo devis aktori. Ĉiuj, seninstrukcie, faris siajn scenarojn, tute sensencajn, tute komikajn; do ĉiuj aktoris per ridado dum la cetero de la klaso. Sed alia tasko, kiun ni ricevis estis legi paperfolion kun tri-dek (pli-malpli) defioj por la tuta studado. Ĝi enhavis defion kiel 'trovu homon, kiu parolas kvar lingvojn aŭ 'petu al amiko fari agon senutilan'. Mi pensas, ke ĉi tiu estas bona por intermiksi homojn. Kiam mi komencis, mi ekpartoprenis en grupo A1, sed post unu horo mi trovis, ke mi deziras pli defian lernetoson, do por la cetero de la semajno mi partoprenis en la klaso A2, kiu estis pli taŭga por mi. Mi ŝatas, ke ili rajtigis onin ŝanĝi al dezirita nivelo.

Ĉar la lernejo (kaj SESejo) estas sur unu holmo, la ŝtuparo havas unu grandan fenestron por la tuta pasejo. Oni povas vidi super la parteto de la urbo al la granda arbaro kaj glata holmo de la slovaka kamparo. Poste estas la hoto por la komuna tagmanĝo. Mi malkovris la panon, kiu nomiĝas 'Langos' - bedaŭrinde. Nu, bedaŭrinde por mi, ĉar mi nun amas Langos - kaj mi supozas, ke mi bezonas lerni la recepton kaj perfektigi ĝin aŭ viziti Hungarion kaj proksimajn landojn pli ofte... Sed krom pano, la kuiristoj faris bongustan grandan manĝon.

La ĉefparto de la tago ofte havis multajn opciojn pri diversaj prelegoj, atelieroj kaj almenaŭ unu ekskurso. Ĉi tiu tempo estas tuta libera kaj mi kelkfoje trovis, ke mi volas ekzisti en du (aŭ pli) lokoj, ĉar tre multaj interesaj prelegoj okazis! Sed, mia nivelo limigas min iomete, do mi ne havas ĉi tiun problemon ofte. Tamen la organizintoj bone planis por komencanto kun specifaj instruadoj kaj indikiloj, do mi ĉiam havis unu aferon, kiun mi povis ĉeesti kaj kompreni. Mi ĝuis la paroladojn, sed mi pensas, ke mi preferas la atelierojn, ĉar, kiam mi ne komprenis, eblis interparoli kun aliaj por ekkompren poste; kaj ankaŭ mi estas babilemulo foje. Mi tre ĝuis la atelierojn pri skota dancado, kiuj okasis dufoje. Ni ofte eraris, sed tio estis duono de la amuzado. Ili ankau okazigis 'paroligan rondon', babiladan sesion, kie unu homo gvidas la grupon pri ideoj kaj temoj. Ĉi tiu estis bonega, ĉar la gvidanto instigis nin, kaj helpis nin kontribui en la kelkfoja timiga etoso, kiam oni devas paroli en granda grupkonversacio. Alia agado, kiun mi tre ĝuis estis Akroyogo, kiun instruis mia klasamiko, Rolf. Mi lernis multe da novaj korpo-partoj.

La ekskursoj ankaŭ estis bone planitaj. Ili okazis ĉiutage. Merkredon, la tago estis libera kaj eblis elekti inter du longdaŭraj ekskurson. Nia grupo vizitis falkejon, kiu ankaŭ estas lernejo por geknaboj! Imagu tion en via tagordo - vi havas matematikon, literaturon, eble iomete da scienco, kaj poste - vi ludas per ĉasbirdoj en la belaj slovakaj holmoj. Sed ĉi tiu estis nur la komenco de la tago. Poste ni venis al granda lago, kiu troviĝas apud monteto. Ĉi-foje mi ne certis, kie ni estas, sed tiam duono de la grupo ekaperis. Ĉe la supro de la pinto oni konscias, ke estas la granda tera ondo en la horizonto, videbla el Bansḱa Štiavnica. Do oni havas imponan rigardon de la urbo en sia proksimeco. Dum la supreniro, mi sentis refreŝita, do mi lernis multajn vortojn pri naturo, ekzemple formikoj kaj la urtiko.

Ho! Mi eĉ ne menciis jam la noktojn. Kiaj belaj grandaj aferoj estis pretigitaj por ni ĉiun nokton! De gustumado de loka vino aŭ internacia manĝaĵo, al dancinda kantinda muziko, ankaŭ loka kaj internacia. Du koncertoj estis en mojosa drinkejo, kiu havis esperantajn afiŝojn sur la muroj kaj esperantajn sonojn tra la aero. La drinkejo estis bona akustike kaj la stabo estis pardonema, kiam ni senintence alparolis ĝin esperante, do mi pensas ke la loko estis perfekta. 

La studado estas perfekta por komencanto kaj spertulo, juna kaj maljuna, kaj tio estas pro du faktoroj: la partoprenintoj kiu plenigis ĝin, kaj la organizintoj kiu ne nur planis la plej bonan programon, sed kiuj ankaŭ organizis etoson por ni viglan kaj ĝuindan. Dankon al ĉiuj.