eta.emblemo

Read In English

La Kuratoroj

La homoj kiuj laŭleĝe respondecas pri la karitato estas la kuratoroj.

 

MalcolmMalcolm Jones

Malcolm eklernis Esperanton serioze dum 1984, kiam li jam tro aĝis por normala uzo de NoJEF-stipendioj. Tamen kiel instruisto li sukcesis ricevi subvencion por ‘esplorvojaĝo’: per tio li ĉeestis sian unuan Universalan Kongreson en Augsburg, Germanio, 1985, kaj konatiĝis kun tiamaj eminentuloj en edukaj rondoj, baldaŭ poste iĝis eĉ komitatano de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj.

 

Lia sola alia – nerekta – uzo de NoJEF okazis longe poste, en 2003: li akompanis tri siajn lernejanojn al Universala Kongreso en Gotenburgo, Svedio. Tiuj junuloj ja ricevis stipendiojn de NoJEF kaj, multe ĝuinte la eventon, ili verkis tre pozitivajn raportojn.

 

Ekster NoJEF Malcolm alie multe aktivas por Esperanto. Li estas dum multaj jaroj kusgvidanto por EAB-kursoj korespondaj kaj ĉeestaj, plej grave la ĉefinstruisto de la komencanta kurso Course-You-Can.

 

HilaryHilary Chapman

Hilary Chapman servas kiel loka juĝisto jam dum multaj jaroj kaj estas elektita membro de la Municipo en Conwy, nordas Kimrujo. Li laboras en la kampo de kvalito por la kvalifika instanco Agored Cymru.

 

Hilary lernis Esperanton kiam li estis adoleskanto, kaj tre frue profitis el NoJEF, ricevinte vojaĝo-subvencion en 1968.

 

Li uzis Esperanton dum laboro-rilataj vojaĝoj dum multaj jaroj kaj havas viglan intereson pri la historio de la monda komunumo de Esperanto-parolantoj.

 

MikeoMichael Seaton

La dekioaĝa Mikeo unue eltrovis Esperanton kiel lingvo senpage lernebla, dank’ al la Senpaga Perpoŝta Kurso de EAB, kiu ankaŭ helpis lin lerni la germanan ĉe la lernejo. Post kelkaj jaroj por ekzerci, li finfine ‘enrompis’ la Britan Kongreson de Esperanto en Ĉestro.

 

Post li ekstudis ĉe UMIST, provante ne fariĝi umisto(!), li iris (oficiale!) al multaj Britaj Kongresoj kaj kursoj ĉe Wedgwood Memorial College en Barlastono, dumtempe fariĝante la Kasisto de Junularo Esperantista Brita kaj foje kunportante sian aldviolonon. Samtempe kiel li decidis doktoriĝi pri kemia inĝenierado ĉe La Universitato de Manĉestro, li konsentis krei katalogeton de la Biblioteko Butler por EAB kaj ĝia Honora Bibliotekisto por eltrovi kiom da libroj ĝi havis: post kvin jaroj li samtempe kompletigis ambaŭ taskojn.

 

Antaŭ ol li atingis 26-jaraĝon, Mikeo petis stipendion de NoJEF por financi sian viziton al la Skota Kongreso en Largs: plu restadas la memoro de biciklopromenado ĉirkaŭ la Insulo de Cumbrae kaj ĝia efekto sur sia marŝanta stilo! Post li fariĝis Doktoro Mikeo, li iris al Internacia Junulara Kongreso – trinkante multajn ĉeĥajn bierojn – kaj, pli saĝe, elektiĝis kiel Kuratoro de EAB kun respondeco por la Biblioteko Butler. Li nun laboras kiel scienca komputila programisto ĉe la Laboratorio en Daresbury.