eta.emblemo

Read In English

La Oficistoj

La Sekretario
TimTim Owen

Tim estas la sekretario de kaj NoJEF. Li unue renkontis Esperanton proksimume ok-jaraĝa trafoliumante porinfanan enciklopedion heriditan de sia avo, artikolo en kiu titoliĝis "Kiun lingvon kreis Ludoviko Zamenhof?" Li ĝin legis, tuj decidis, ke plaĉus al li inventi lingvon, kaj rapide rezignis pri la tasko kiam li ne kapablis elekti kiun nomon doni al "tablo". Li ne plu aŭdis pri Esperanto dum pli ol jardeko ĝis kiam li legis ŝercan leteron pri la lingvo en la komikso Viz.


Post kelkaj jaroj la 23-jaraĝa Tim loĝis en Tuluzo, Francio, nove (kaj nesurprize) fraŭla kaj senlabora ĉar la lingvo-lernejo kie li laboris estis fermita dum la somero. Sen farindaĵoj kaj tro optimisme opiniante sin spertulo pri lingvoj (tio li ne estis) li partoprenis festivalon por festi la Eŭropan Tagon de Lingvoj ĉe la "Capitole" tuluza, ĉirkaŭante ĉiun budon kaj finiĝante ĉe la Esperanta. Li forprenis kelkajn flugfoliojn kaj ĝuis siajn unuajn paŝojn Esperantajn, kvankam lia entuziasmo jam velkis kiam unu monaton post la elsendo finfine alvenis la respondoj de la unua leciono de perpoŝta kurso kiun li komencis tuj post forpreni ĝin de la budo.


Reveninte en Anglion kaj sen verŝajna laboro li finfine komencis lerni Esperanton, kuraĝigite de tio, ke kombino de interreto kaj diligenta instruisto en San Diego kondukis al ĉiumatena livero al mesaĝkesto de ĝustigoj al lecionaj respondoj. Afabluloj baldaŭ enkondukis lin al NoJEF kaj li rapide profitis de ĝia malavaremo per ĝuado de Esperanto-aranĝoj en Svedio, Hungario kaj Germanio, amikiĝante kun multaj dume kaj eĉ malkovrante ĉarman Esperanto-parolantan virinon kiu ne nur povas iel toleri lin, sed ankaŭ bonkore kaj sindoneme konsentis edziniĝi kun li.