eta.emblemo

Read In English

Pri NoJEF

La Norvika Jubilea Esperanto-Fondaĵo estas bonfara kaj laŭjure neprofita organizo registrita kun la Brita komisiono (t.e instanco) pri bonfaraj fondaĵoj) per la numero 313190.

Ĝi fondiĝis en majo 1967 kun la celo kuraĝigi studadon pri kaj praktikado de la internacia lingvo Esperanto per disdono de subvencioj al junaj britoj. Tiu financa helpo subtenu ĉeestadon ĉe Esperanto-eventoj kaj Esperanto-rilatan stud-esploradon.

NoJEF estis la ideo de la eks-urbestro de Norviĉo Edwin Dean, kiu promesis donaci £1.000 dum sepjara periodo por faciligi por junuloj, ke ili partoprenu Esperanto-eventojn. Fakte li donacis entute £4.000, pli ol £30.000 laŭ hodiaŭa valuto.

La nomo de la bonfara asocio venas de tio, ke ĝia fondiĝo okazis dum la 50a (do jubilea) Brita Kongreso de Esperanto, kiu okazis en Norviĉo. Ĝi disdonas subvenciojn kiu kovros vojaĝkostojn, loĝadon kaj kotizojn rilate al diversaj Esperanto-eventoj tra la tuta mondo.

Homoj dezirantaj peti subvencion aŭ havantaj demandon kontaktu la sekretarion, Tim Owen, ĉe This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it. . Se la mesaĝo temas pri peto por vojaĝo-subvencio ĝi estu, kompreneble, en Esperanto.