eta.emblemo

Rob Hawkins - Brita Kongreso 2012

Brita Kongreso 2012
"La Esperon" reverkas Rob

La Skota Esperanto-Asocio kaj la Esperanto-Asocio de Britio kunlaboris por prezenti Esperanto-kongreson en belega Edinburgo inter la 20a kaj la 22a de aprilo 2012.

kunkongreso-logoPolitike laŭtema kongresurbo estis Edinburgo por la kuna Brita kaj Skota Kongreso de Esperanto. Dum esperantistoj kuniĝis, la Skota reĝistaro debatis cŭ disigi sin de Britio aŭ resti en la reĝejoj unuigitaj. Bonŝance, la urbo ne videble bruiĝis pro la afero, kaj en sovaĝa pejzaĝo bonvenis nin belega kaj impona urbo sub brilanta suno.

Legi pli: Rob Hawkins - Brita Kongreso 2012

Rob Hawkins - Brita Kongreso 2010

Brita Kongreso 2010
Unua BK por Rob

La Brita Kongreso en 2010 okazis en la alloga kimra urbo Llandudno inter la 14a kaj 16a de majo 2010.

KongreslibroKovriloPost taŭge verda, sed longa vojaĝo tra meza Kimrio, mi kaj mia amiko, Frank, atingis Llandudnon. Troviĝis belega marborda urbo, feliĉe libera de tipa kimra vetero. La haveno estas flankata de du montetoj, kiuj nomiĝas ‘Great Orme’ kaj ‘Little Orme’. Penda fervojo iras super Great Orme, kaj Manksinsulo videblas de la marbordo. Sume, la urbo ja estis belega, kaj kiel ni estis trovontaj, proponis ion por ĉiu ĉeestanto.

Por kelkaj la kongresa hotelo iometete tro multekostis, sed alia kialo, kial Llandudno estis bona elekto por la kongreso, estas ke ĝi plenas je malmultekostaj gastejoj. En unu el tiuj mi mendis du-noktan gastigadon. Nia gastejo estis ĉarma, funkciigata de familio, kaj la elekto de multaj aliaj junaj kongresanoj. Po dek ok pundoj por nokto, oni ne rajtas atendi pli ol puran, komfortan ĉambron kun matenmanĝo. La kongresejo, la Hotelo Imperial, estis granda konstruaĵo, iom pli impona ol la aliaj sur la strato. Kiam oni eniris la hotelon, ne tuj evidentis, kie la kongreso okazas, pro la grandeco de la ejo. Finfine ni rimarkis televidilon, kiu montris Esperantlingvajn informojn pri – kaj direktoj al – la kongreso.

Legi pli: Rob Hawkins - Brita Kongreso 2010

Rob Hawkins - JEB Printempa Kunveno 2011

JEB-Printempa Kunveno 2011
Reveno por Rob al urbo vizitita sed ne aparte konata

Newcastle kaj Whitley gastigis JEB por ĝia unua kunveno de 2011, kiu okazis la semajnfinon de la 5-a kaj 6-a de marto 2011.

Rob en Novkastelo

La semajnfinon de la 5a Marto, mi iris al Novkastelo por ĉeesti JEB-rekontiĝon. Tranoktinte ĉe la domo de Tim Owen kaj Clare Hunter (kaj de ilia energia katido), ni tri eliris al Novkastelo aŭte iam antaŭ la naŭa matene. La tranokto kun geesperantistoj (pro kio mi redankas ilin) ne nur interrompis mian vojaĝon el Kardifo sed ankaǔ donis al mi eblecon esperantigi mian menson antaǔ la renkontiĝo.

Legi pli: Rob Hawkins - JEB Printempa Kunveno 2011

Rob Hawkins - Internacia Junulara Kongreso 2011

Internacia Junulara Kongreso 2011
Unuafoja internacia Esperantumado por Rob

La 67-a IJK okazis en Kijivo (/Kievo), ĉefurbo de Ukrainio, inter la 14-a kaj la 21-a de julio, 2011. Jam metinte la piedfingron en la Esperantan akvon sur sia hejminsularo Rob Hawkins plenigas la dorsosakon kaj enaviadliĝas por ĉeesti sian unuan internacian eventon.

Emblemo2-2011Ĉi-jare okazis la 67-a IJK en Kievo. Amikino mia entuziasmis al mi pri sia lastatempo vizito tien do mi duoble antaŭĝojis pri mia unua eksterlanda Esperantumado.

Pro mia laborado, mi devis eliri al la IJK dum la dua tago, la vendredo. Preskaŭ ĉion mi antaŭaranĝis. La sola neplanita parto de mia vojaĝo kaj al kaj el la IJK estis la 40 kilometroj inter la Kijeva flugenhavo kaj la kongresejo. Mi sentis min adventurema, do ne multe ĝeniĝis pri kiel venki la interspacon. Komprenenble manko de scipovo paroli la rusan lingvon malfaciligis aferojn pli ol mi atendis!

Legi pli: Rob Hawkins - Internacia Junulara Kongreso 2011