eta.emblemo

Rowland Goodbody - ArKonEs 2014

ArKonEs 2014
Kaj ankaŭ Interlingvistika Simposio!

Okazis ambaŭ aranĝoj en Poznan, Pollando

Ĉijare mi ĉeestis ne nur la Interlingvistikan Simpozion de la Universitato de Poznan, sed ankaŭ la 30an ArKonEs - ‘Artaj Konfrontoj en Esperanto’. La Interlingvistika Simpozio estas dutaga akademio aranĝo lige al la Interlingvistikaj Studoj en Poznan, sekvata de ArKonEs en preskaŭ la sama loko. La simpozio okazis de la 25a ĝis la 26a de septembro, kaj ArKonEs de la 26a ĝis la 28a.

Mi studas lingvistikon, do mi tre ĝuis la eblecon partopreni lingvistikan akademian konferencon kadre de Esperantujo. Estis prelegoj en Esperanto, la angla, kaj la pola, kovrantaj diversajn temojn de la strukturo de Esperanto mem, al la klasifiko de planlingvoj ĝenerale, kaj lingvopolitikoj mondskale kaj ties efikoj. Mi aparte ĝuis prelegojn de Sabine Fiedler pri sintenoj de akademianoj pri Esperanto, de Katalin Kováts pri edukado de plurlingvaj infanoj, kaj de Nicolau Dols pri fonetikaj aspektoj de Esperanto.

Legi pli: Rowland Goodbody - ArKonEs 2014

Rowland Goodbody - SES 2014

SES 2014
Reveno al SES

Ĉi-jare okazis SES dufoje en malsamaj landoj. Rowland ĉeestis la slovakan.

SES (Somera Esperanto Studado) estas oficiala kongreso de retejo lernu.net, kiu okazas ĉiujare en Slovakujo. Ĉijare ĝi okazis de la 12a ĝis la 20a de julio.

Dum monatoj antaŭe mi antaŭĝojis la ĉijaran SES, ĉefe pro du kialoj: la ĉiufoja mojosa kaj amikema etoso, kaj reveno al la taŭga kaj jam konata de mi kongresejo en Nitra. SES ĉiam havas buntan programon, inkluzive instruadon je ĉiu nivelo, kulturajn programerojn, ekskursojn, koncertojn, prelegojn ktp. Ankaŭ menciindas, ke ĉifoje TEVA (Tutmonda Esperantista Vegetarana Asocio) kongreso okazis paralele kun SES, kun kelkaj, kiuj partoprenis ambaŭ.

Legi pli: Rowland Goodbody - SES 2014

Rowland Goodbody - Printempa Renkontiĝo 2014

JEB PRINTEMPA REKONTIĜO 2014
Aberdeno atendis

La jebanoj vojaĝis al la nordnorda parto de nia insularo

La printempa JEB-renkontiĝo 2014 okazos en Aberdeen, Skotlando, de la 21a ĝis la 23a de marto. Partoprenis la plejparto de la komitato de JEB, kaj ankaŭ londonaj kaj aberdenaj Esperantistoj.

Post longega busvojaĝo (12 horoj en Megabus - neniam plu!) mi alvenis laca kaj antaŭĝoja en Aberdeno. Estinte nur antaŭe en Edinburgo en Skotlando, mi scivolemis pri la ĉemara urbo. Vendredvespere (la 21a) alvenis la plejparto de la partoprenantoj. Origine ni planis ĉeesti tradician skotan dancon, Ceilidh (‘kejli’), sed ni ne sukcesis ĉiuj aĉeti biletojn ĝustatempte. Fine ni jam decidis, ke ni estas tro lacaj por danci, do des pli oportune!

Legi pli: Rowland Goodbody - Printempa Renkontiĝo 2014

Rowland Goodbody - JES 2013

Junulara E-Semajno 2013
Rowland kaj amikoj festas silvestron

La 2013a JES okazis en Szczawno-zdrój, Pollando.

Kun granda sento de anticipo mi ekvojaĝis al Junulara E-Semajno. Dum eble jaro aŭ pli miaj esperantistaj amikoj ĉiam diradis al mi “Vi nepre iru al JES!” Temas pri semajnlonga silvestra aranĝo, kiu okazas unujare en Germanio kaj la postan jaron en Pollando. Ĉifoje ĝi troviĝis en sudokcidenta Pollando, en urbeto Szczawno-zdrój (Ŝĉavno-zdruj). Szczawno-zdrój estas banurbo, konata kiel kuracloko en Pollando kaj tiu parto de Eŭropo ĝenerale, kaj unufoje eĉ vizitita de Zamenhof mem.

Legi pli: Rowland Goodbody - JES 2013

Rowland Goodbody - SES 2013

Somera Esperanto-Studado 2013
Jam la dua fojo!

Rowland prezentas denove filmeton pri sia vojago al Martin, Slovakio

De la 12a ĝis la 20a de Julio mi partoprenis SES (Someran Esperanto-Studadon), ĉi-jare en Martin, Slovakio. Mi preparis videon pri ĝi ĉi-sube. Ĝi estis plenprograma aranĝo kun ĉiumatena instruado, kulturaj programeroj, prelegoj, kaj koncertoj de La Perdita Generacio, Asorti, ĴeLe, Jonny M kaj aliaj. Ankaŭ estis ekskursoj al Martin, kaj la bestĝardeno kaj kastelo en Bojnice, kaj krome multaj ŝancoj ebriiĝi...

Legi pli: Rowland Goodbody - SES 2013

Rowland Goodbody - Kardifa Somera Renkontiĝo 2013

Kardifa Somera Renkontiĝo 2013
Semajnfina kunveno en Kardifo

La loka grupo en Kardifo invitis aliulojn al semajnfina aranĝo okazonta la la 8-an kaj 9-an de junio kaj inkluzivis viziton al plenaera nacia muzeo.

La Somera Renkontiĝo okazis en Kardifo de la 7an junion 2013 ĝis la 9an. Partoprenis kelkaj membroj de la Kardifa klubo de Esperanto kaj aliaj de Britio, kaj eĉ unu bretono. Heather Eason, estro de la Kardifa klubo, aranĝis ĝin, kaj ĝi estis tre bonvetera kaj ĝuebla semajnfino.

Legi pli: Rowland Goodbody - Kardifa Somera Renkontiĝo 2013

Rowland Goodbody - SES & IJS 2012

SES & IJS 2012
Unuaj eksterlandaj Esperanto-aranĝoj por Rowland

La Somera Esperanto-Studado kaj Internacia Junulara Semajno ambaŭ daŭras unu semajno kaj okazas en diversaj urboj de unu jaro al alia en siaj hejmlandoj.

Aperas filmeto post la tranĉo.camera

Legi pli: Rowland Goodbody - SES & IJS 2012

Rowland Goodbody - Somera Festivalo 2012

Somera Festivalo 2012
Rowland helpas malaltigi la averaĝan aĝon!

Por la unua fojo post duonjarcento la Somera Festivalo de EAB okazas en nova loko.

Aperas filmeto post la tranĉo.camera

Legi pli: Rowland Goodbody - Somera Festivalo 2012

Rowland Goodbody - Brita Junulara Renkontiĝo 2012

Brita Junulara Renkontiĝo 2012
Unua Esperanto-aranĝo por Rowland

La BJK estis evento tute nova kiun starigis Junularo Esperantista Brita. Ĝi okazis en Kembriĝo la 10-an kaj 11-an de marto.

Mi estas esperantisto ekde du aŭ tri jaroj, sed ĝis la pasinta semajnfino, mi ne iris al iu ajn esperanta renkontiĝo, kunveno aŭ kongreso. Do, kiam mi vendrede busveturis Kembriĝen por la renkontiĝo, mi nature iom maltrankvilis. Indas mencii ke la renkontiĝo okazis Kembriĝe ĉar antaŭnelonge fondiĝis en ties universitato esperanta societo. Ankaŭ kunokazis la jarkunsido de la Junularo Esperantista Brita (JEB).

Legi pli: Rowland Goodbody - Brita Junulara Renkontiĝo 2012