eta.emblemo

Adham Smart - Tutkelta Kongreso 2014

Tutkelta Kongreso 2014
“Bone, kiom da profundfrititaj Marsoj?”

La 1-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Pittlochry, Skotlando.

Kiam mi eksciis pri la Tutkelta Kongreso kiu okazontis en Pitlochry, skota turisma urbeto ĉe rivero kaj montaro, mi senhezite decidis iri ― ĉu kredeble, ke mi jam loĝas en Londono dum dekkvar jaroj kaj neniam vizitis Skotlandon? Pro pigreco kaj timo pri la malfacilkompreneblaj akĉentoj de niaj najbaroj, Skotlando estis malpreciza, nuba fantazio por mi, sed nun estis la ĝusta tempo por realigi la sonĝojn, kaj la ĝusta ilo por fari ĝin estis Esperanto.

Legi pli: Adham Smart - Tutkelta Kongreso 2014

Adham Smart - Brita Kongreso 2014

Brita Kongreso 2014
Verda stelo en ŝtala urbo

La 95-a Brita Kongreso de Esperanto okazis en Sheffield la semajnfinon de la 18-a kaj 20-a de aprilo 2014.

Mi veturis al la Brita Esperanto-Kongreso en Ŝefildo vagonare el Londono, legante malrapide mian kopion de La Aventuroj de Alico en Mirlando tradukita de Donald Broadribb, de tempo al tempo legetante kelkajn paĝojn de Teach Yourself Esperanto de Cresswell kaj Hartley por kontroli iun aspekton de gramatiko. Mia unua kongreso de Esperanto estus mia unua renkontiĝo kun aliaj Esperantistoj, kaj fakte mia unua fojo paroli la verdan lingvon, do mi iom maltrankviliĝetis. Tamen, la tempo atendas neniun; ni flugis trans la kamparon, turoj de malvarmigo je unu flanko, ŝafoj kaj bovoj je alia flanko, kaj post du horoj ni alvenis al Ŝefildo ― por ĉi tiu semajnfino, la ĉefurbo de Esperantujo.

Legi pli: Adham Smart - Brita Kongreso 2014