eta.emblemo

Read In English

Subvencioj Por Esplorado

NoJEF rajtas disdoni subvenciojn por Esperato-rilata esplorado. Niajn gvidliniojn vi vidos ĉi sube. Se la kriterojn vi plenumas kaj vi deziras fari proponon por financado, bonvolu sendi retmesaĝon kun skemo pri la propono al la sekretario ĉe This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it. .

Gvidlinioj por peti esplor-subvencion

 

- Petantoj estus aŭ britoj aŭ studantaj ĉe brita lerninstituto.

- Ne-Esperantistoj rajtas peti subvencionon.

- Ni ne havas aĝlimon.

- Detalan proponon ni devas ricevi kiel parton de subvenciono-peto. Tiu devas inkluzivi detalojn pri eventualaj kostoj.

- Antaŭ ol jese respondi al peto la sekretario turnos sin al la kuratoroj por konsiloj.

- La plej alta monsumo por subvenciono estus po £1000 dum jaro por doktoriĝa verko.

- La sekretatio povus peti realtigon de subvenciono, ekzemple dum venontaj jaroj dum doktoriĝaj studoj.

- Des pli montriĝas Esperanto en la raporto, ju pli granda la subvenciono - tutan doktoriĝan esplor-projekton ni juĝas pli prefere ol simplan ĉapitron, ekzemple..

- Ni bonvenigas esploradon diversnivelan sed la sumo dependiĝas de la graveco de la projekto.

- Licenciajn disertaciojn ni ne juĝas tiel favore ol doktoriĝan esploradon.

- Esplorado en la publika sfero ricevos pli da mono ol alikaze.

- La petanto devas konsenti disponebligi ekzemplon (ĉu en Esperanto ĉu en la angla) por la Biblioteko Butler.

- Decidojn ni ne povas fari post la fino de la projekto.