eta.emblemo

Read In English

Subvencioj Vojaĝaj

La ĉefa agado de NoJEF estas faciligi ĉeeston ĉe Esperanto-aranĝoj por junaj britoj per subvencioj por kovri kostojn por vojaĝado, aliĝado kaj loĝado.

Kiu rajtas peti?

La fondaĵon fondis Urbestro Dean en 1967 aparte por subteni finance junajn britojn, kaj do oni komprenis ke britoj sub 25-jaraĝaj rajtas ricevi subvenciojn. En tiuj tagoj ankoraŭ ne ekzistis maturaj studentoj kaj do laŭ la spirito de la fondintaro la nunaj kuratoroj povus juĝi, ke studentoj superantaj tiun aĝlimon povus esceptokaze ricevi subtenon.

Kion vi devas fari antaŭ?

Por peti subvencionon petuntoj skribu en Esperanto al la sekretario, Tim Owen ( This e-mail address is being protected from spambots. You need JavaScript enabled to view it. ). Junuloj ankoraŭ ne konataj prezentu sin per kurta biografio kaj indiku almenaŭ unu homon kiu atestos pri la Esperanto-kapablo kaj bona karaktero de la petanto.

La petoj indiku detalojn pri la kosto kiu alfrontas kaj do klarigu kiom da mono bezoniĝas por kovri la kostojn.

Kion vi devas fari poste?

Petoj disponas kondiĉe, ke la petanto promesas poste liveri la sekretarion per raporto en Esperanto pri la evento. Se la raporton ricevos la sekretario en ĝusta tempkadro kaj en sufiĉa longeco laŭ la monsumo ricevita kaj daŭro de la evento, tiam rajtos la petinto fari plian peton por alia evento.